Sarah Bernhardt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Sarah Bernhardt
Sarah
Sarah Bernhardt
Persona informo
PlumnomoSarah Bernhardt
Vera nomoMarie Henriette Rosine Bernhardt
Dato de naskiĝo25-a de septembro 1844 [#]
Loko de naskiĝoParizo [#]
Dato de morto26-a de marto 1923 [#]
Loko de mortoParizo [#]
Okupoaktoro
Aĝo je morto78
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Sarah BERNHARDT, origine Marie Henriette Rosine BERNARD (naskiĝis la 22-an de oktobro 1844 en Parizo, mortis la 26-an de marto 1923 samloke), estis franca aktorino. Ŝi estis unu el la plej konataj aktorinoj de la 19-a kaj de la komenco de la 20-a jarcento.

Ŝi stelulis en kelkaj el la plej popularaj francaj teatraĵoj de la fino de la 19-a kaj de la komenco de la 20-a jarcento, kiaj La dame aux camélias de Alexandre Dumas, filo, Ruy Blas de Victor Hugo, Fédora kaj La Tosca de Victorien Sardou, kaj L'Aiglon de Edmond Rostand. Ŝi ludis eĉ masklajn rolojn, kia Hamleto de Shakespeare. Rostand nomis ŝin "la reĝino de pozo kaj la princino de gesto", dum Hugo konsideris ŝin la "ora voĉo". Ŝi faris kelkajn teatrajn turneojn ĉirkaŭ la mondo, kaj estis unu el la unuaj elstaraj aktorinoj kiuj faris sonregistraĵojn kaj aperis en filmoj.

Vivo

Sarah Bernhardt kun sia patrino.

Sarah Bernhardt naskiĝis kiel Henriette-Rosine Bernard ĉe 5 rue de L'École-de-Médecine en la Latina Kvartalo de Parizo la 22-an de oktobro 184423-an de oktobro 1844.[1] Ŝi estis ekstergeedza filino de Judith aŭ Julie Bernardt, juda nederlandanino kaj prostituitino de altnivela klientaro. Sian patron ŝi neniam ekkonis. La nomo de la patro ne estas registrita. Laŭ kelkaj fontoj, li estis probable la filo de riĉa komercisto el Le Havre.[2] Bernhardt poste skribis, ke la familio de ŝia patro pagis por ŝia edukado, insistis ke ŝi estu baptita kiel katoliko, kaj lasis grandan monkvanton pagotan kiam ŝi estos plenkreska.[3] Ŝia patrino multe vojaĝis kaj ne vere okupiĝis pri la infano. Anstataŭe ŝi lasis la infaninon kun vartistino en Bretonio, poste en dometo en antaŭurbo de Parizo, nome Neuilly.[4]

Kiam Sarah estis ankoraŭ nur sepjara, ŝia patrino sendis ŝin en internlernejon por junulinoj en la pariza antaŭurbo Auteuil, pagate per fonduso el la familio de ŝia patro. Tie, ŝi aktorinis en teatra ludado en la teatraĵo Clothilde, en kiu ŝi ludis la rolon de la Reĝino de Feinoj, kaj plenumis sian unuan el multaj postaj dramaj mortoscenoj.[5]

Kiam Sarah estis ankoraŭ en la internlernejo, ŝia patrino plialtiĝis al pintaj rangoj de parizaj korteganinoj (altnivelaj putinoj), kaj kunuliĝis kun politikistoj, bankistoj, generaloj kaj verkistoj. Inter ŝiaj patronoj kaj amikoj estis Charles de Morny, Duko de Morny, la duon-frato de la Imperiestro Napoleono la 3-a kaj Prezidanto de la Franca Parlamento.[6] Kiam ŝi estis 10jara, kun la helpo de Morny, Sarah estis akceptita en Grandchamp, altnivela katolika lernejo de Aŭgustenaninoj ĉe Versajlo.[7] Tie, ŝi ludis la rolon de la arkianĝelo Rafael en la historio de Tobias kaj la Anĝelo.[8] Ŝi deklaris sian intencon iĝi monaĥino, sed ne ĉiam sekvis la regularon de la katolika lernejo; ŝi estis akuzita pro sakrilegio, kiam ŝi aranĝis kristanan entombigon, kun procesio kaj ceremonio, por sia maskota lacerto.[9]

En 1859, Sarah eksciis, ke ŝia patro estas mortinta transmare.[10] Ŝia patrino kunvenigis familian konsilantaron, inklude Morny, por decidi, kion oni faru pri ŝi. Morny proponis, ke Sarah estu aktorino, ideo kiu terurigis Sarah, ĉar ŝi neniam estis ene de teatro.[11] Morny aranĝis, ke ŝi ĉeestu sian unuan teatran ludon ĉe Comédie française kun grupo kiu inkludis ŝian patrinon, Morny, kaj lian amikon Alexandre Dumas (patro). La spektaklo, kiun ili estis rigardontaj, estas Brittanicus, de Jean Racine, sekvita de la klasika komedio Amfitriono de Plaŭto. Sarah estis tiom kortuŝita pro la emocio el la teatraĵo, ke ŝi ekploris laŭte, kaj ĝenis aliajn ĉeestantojn.[12] Morny kaj aliaj de la grupo koleriĝis kaj foriris, sed Dumas konsolis ŝin, kaj poste diris al Morny, ke li kredas ke ŝi estas destinita al la scenejo. Post tiu spektaklo, Dumas nomis ŝin "mia stelulino".[13]

La Duko de Morny, tiama amanto de ŝia patrino, peris al la dekkvarjarulino edukadon por iĝi aktorino ĉe Comédie Française (Franca Komedio), kio estis privilegio. Morny uzis sian influpovon kun la komponisto Daniel Auber, estro de la Pariza Konservatorio, por aranĝi por ŝi aŭskultaĵon. Ŝi prepariĝis, kiel ŝi mem priskribis ĝin en siaj memoroj, "per tiu vivega troigo per kiu mi sopiris ajnan novan entreprenon."[14] Dumas trejnis ŝin. La ĵurio konsistis el Auber mem kaj kvin ĉefaj geaktoroj el Comédie Française. Ŝi devis deklami versojn de Racine, sed neniu estis dirinta al ŝi, ke ŝi bezonas iun por fari la duan parton dum ŝi deklamas. Bernhardt diris al la ĵurio ke ŝi anstatataŭe deklamos la fabelon de la Du Kolomboj de La Fontaine. La ĵurianoj estis skeptikaj, sed la fervoro kaj pasio de ŝia deklamado altiris ilin, kaj ŝi estis invitita iĝi aktorlernanto.[15]

Edukado kaj unuaj roloj: Comédie-Française (1862–1864)

Ekaktoriniĝo de Bernhardt en Les Femmes Savantes de Molière ĉe Comédie Française (1862).
Sarah Bernhardt en 1864; 20jara, fare de la fotisto Félix Nadar.
Sarah Bernhardt fotita en 1865, fare de Félix Nadar.

Bernhardt studis aktoradon en la Konservatorio ekde januaro 1860 ĝis 1862 ĉe du elstaraj aktoroj de Comédie Française, nome Joseph-Isidore Samson kaj Jean-Baptiste Provost. Ŝi skribis en siaj memoroj ke Provost lernigis al ŝi prononcon kaj grandajn gestojn, dum Samson lernigis al ŝi la povon de simpleco.[16] Por la spektakla mondo, ŝi ŝanĝis sian nomon de "Bernhard" al "Bernhardt", nomante sin de tiam Sarah Bernhardt. Dum studado, ŝi jam ricevis ankaŭ sian unuan geedzan proponon, de riĉa negocisto kiu proponis al ŝi 500 mil frankojn. Li ploris kiam ŝi malakceptis. Bernhardt skribis, ke ŝi estis "konfuzita, bedaŭra, kaj kontenta — ĉar li amis min laŭ la maniero laŭ kiu oni amas en teatraĵoj."[17]

Antaŭ la unua ekzameno por sia kurso pri tragedio, ŝi klopodis plifortigi sian abundon de krispa hararo, kio faris ĝin eĉ pli neregebla, kaj tio rezultis en kataro, kio faris ŝian voĉon tiom nazeca ke ŝi apenaŭ rekonis ĝin. Krome, la partoj atribuitaj por ludado estis klasikaj kaj postulis zorge stiligitajn emociojn, kvankam ŝi preferis romantismon kaj tute kaj nature esprimi siajn emociojn. La instruistoj rangigis ŝin 14a en tragedio kaj la 2a en komedio.[18] Denove, Morny venis savi ŝin. Li parolis pri ŝi kun la Nacia Ministro pri Artoj, Camille Doucet. Doucet rekomendis ŝin al Edouard Thierry, ĉefa administristo de la Théâtre Français,[19], kiu proponis al Bernhardt postenon kiel stipendiulino en la teatro, je minimuma salajro.[20]

Ŝi ekaktoris en la titolrolo de Iphigénie de Racine je la 31a de aŭgusto de la jaro 1862.[21][22] Tiu ŝia premiero ne estis sukceso. Ŝi suferis pri sceneja paniko kaj rapidigis siajn versojn. Kelkaj ĉeestantoj primokis ŝian tro fajnan figuron. Kiam finiĝis la prezentado, Provost atendis en la kulisoj, kaj ŝi pardonpetis. Li diris al ŝi, "Mi povas pardoni vin, kaj vi eĉ povos pardoni vin mem, sed Racine en sia tombo neniam pardonos."[23] Francisque Sarcey, influa teatrokritikisto de L'Opinion Nationale kaj Le Temps, skribis: "ŝi bone komunikas kaj prononcas kun perfekta precizeco. Jen ĉio, kion eblas diri pri ŝi ĝis nun."[24]

Bernhardt ne restis longe ĉe Comédie Française. Ŝi ludis la rolojn de Henrietta en la teatraĵo de Molière Les Femmes Savantes kaj de Hipolito en L'Étourdi, kaj la titolan rolon de Valérie de Eugène Scribe, sed tio ne impresis la kritikistojn, aŭ la aliajn kompanianojn, kiuj iel bedaŭris ŝian rapidan plialtiĝon. Pasis semajnoj, sed ŝi ne ricevis pliajn rolojn.[25] Ankaŭ ŝia varma karaktero metis ŝin en problemojn; kiam teatra pordisto direktis sin al ŝi kiel "Eta Bernhardt", ŝi rompis sian ombrelon sur lia kapo. Ŝi ege pardonpetis, kaj kiam la pordisto emeritiĝis post 20 jaroj, ŝi aĉetis dometon por li en Normandio.[26] Je ceremonio honoriga al la naskiĝtago de Molière la 15an de januaro 1863, Bernhardt invitis sian pli junan fratinon, Regina, akompani ŝin. Regina hazarde paŝis sur la randon de la robo de ĉefa aktorino de la kompanio, Zaire-Nathalie Martel (1816–1885), konata kiel Madame Nathalie.[27] Madame Nathalie forpuŝis Regina de la vestaĵo, kio okazigis frapon kontraŭ ŝtona kolono kaj vundon al ŝia frunto. Regina kaj Madame Nathalie ekkriis unu kontraŭ la alia, kaj Bernhardt alvenis kaj vangofrapis Madame Nathalie. La maljuna aktorino falis sur alian aktoron. Thierry petis, ke Bernhardt pardonpetu al Madame Nathalie. Bernhardt rifuzis fari tion ĝis Madame Nathalie pardonpetu al Regina. Bernhardt jam estis proponita por nova rolo en la teatro, kaj eĉ komencis provtrejniĝojn. Madame Nathalie postulis, ke Bernhardt foriru el la rolo se ŝi ne pardonpetos. Ĉar neniu el ili cedis, kaj Madame Nathalie estis pli veterana membro de la kompanio, Thierry estis devigita peti, ke Bernhardt foriru.[28]

Gymnase kaj Bruselo (1864–1866)

Ŝia familio ne povis kompreni ŝian foriron el la teatro; estis nekompreneble por ili, ke iu foriru el la plej prestiĝa teatro en Parizo je aĝo 18.[29] Anstataŭe, ŝi iris al populara teatro Gymnase, kie ŝi iĝis anstataŭanto de la du ĉefaj aktorinoj. Ŝi preskaŭ tuj okazigis alian kulisan skandalon, kiam oni peti ŝin deklami poezion ĉe akcepto en la Palaco Tuileries al kiu invitis Napoleono la 3-a kaj la imperiestrino Eugenie, kun aliaj aktoroj de Gymnase. Ŝi elektis deklami du romantikismajn poeziaĵojn de Victor Hugo, nesciante ke Hugo estas forta kritikanto de la imperiestro. Post la unua poemo, la imperiestro kaj la imperiestrino leviĝis kaj foriris, sekvate de la kortego kaj de la aliaj gastoj.[30] Ŝia venonta rolo en Gymnase, estis frenezeca rusa princino, tute maltaŭga por ŝi; ŝia patrino diris al ŝi, ke ŝia ludado estis "ridinda".[31] Ŝi decidis subite lasi la teatron por vojaĝi, kaj kiel ŝia patrino, ekhavi amantojn. Ŝi iris por mallonga tempo al Hispanio, poste, je sugesto de Alexandre Dumas, al Belgio.[32]

Ŝi portis al Bruselo enkondukajn leterojn de Dumas, kaj estis akceptita en la plej altaj sociaj tavoloj. Laŭ kelkaj postaj rakontoj, ŝi ĉeestis en maskobalo en Bruselo, kie ŝi renkontiĝis kun la juna Princo Henri de Ligne, juna Belga aristokrato, kaj havis amaferon kun li.[33] Laŭ aliaj rakontoj ili renkontiĝis en Parizo, kie la Princo venis ofte por ĉeesti en la teatro.[34] La afero estis subite finita kiam ŝi eksciis, ke ŝia patrino suferis koratakon. Ŝi revenis en Parizon, kie ŝi konstatis ke ŝia patrino fartas pli bone, sed ke ŝi estas graveda pro sia amafero kun la Princo. Ŝi ne avertis lin. Ŝia patrino ne volis ke senpatra infano naskiĝu sub ŝia tegmento, kaj do ŝi translokiĝis al malgranda apartamento en strato Duphot, kaj la 22an de Decembro 1864, la 20-jaraĝa aktorino naskis sian solan infanon, Maurice Bernhardt.[35]

Kelkaj rakontoj diras, ke la Princo Henri ne forgesis ŝin. Laŭ tiuj versioj, li eksciis ŝian adreson el la teatro, venis en Parizon, kaj translokiĝis en la apartementon kun Bernhardt. Post unu monato, li revenis al Bruselo kaj diris al sia familio, ke li volas edziĝi al la aktorino. La familio de la Princo sendis lian onklon, Generalon de Ligne, por ĉesigi la amaferon, minacante senheredigi lin se li edziĝos al Bernhardt.[36] Laŭ aliaj rakontoj, la Princo malakceptis ajnan respondecon pri la infano.[37] Ŝi poste nomis la aferon sia "daŭra vundo", sed ŝi neniam priparolis kun iu ajn la parencecon de Maurice. Kiam oni demandis al ŝi, kiu estas la patro, ŝi foje respondis, "Mi neniam povis scii ĉu lia patro estas Gambetta, Victor Hugo, aŭ Generalo Boulanger."[38] Multajn jarojn poste, en Januaro 1885, kiam Bernhardt estis jam fama, la Princo venis al Parizo kaj proponis formale agnoski Maurice kiel sian filon, sed Maurice afable malakceptis, klarigante ke li estas tute kontenta esti la filo de Sarah Bernhardt.[39]

Odéon (1866–1872)

Bernhardt kiel knaba trobadoro, Zanetto, en Le Passant (1869) de François Coppée.

Por vivteni sin post la nasko de Maurice, Bernhardt ludis minorajn rolojn kaj anstataŭaĵojn ĉe Port-Saint-Martin, populara melodrama teatro. Komence de 1866, ŝi sukcesis fari provlegadon ĉe Felix Duquesnel, direktoro de Théâtre de L’Odéon ĉe la Maldekstra Bordo de Sejno en Parizo. Duquesnel priskribis la legadon jarojn poste, dirante, "Mi havis antaŭ mi kreitaĵon kiu estis mirinde talenta, inteligenta ĝis nivelo de genio, kun enorma energio sub ŝajno malforta kaj delikata, kaj sovaĝa volforto." La kun-direktoro pri financoj de la teatro, Charles de Chilly, volis malakcepti ŝin kiel nefidindan kaj ankaŭ tro maldikan, sed Duquesnel estis ĉarmita; li dungis ŝin por la teatro kontraŭ nealta salajro de 150 frankoj monate, kion li pagis el sia propra mono.[40] Odéon estis la dua teatro en Parizo laŭ prestiĝo post nur Comédie Française, kaj malkiel ĉe tiu tre tradicia teatro, specialiĝis pri pli modernaj prezentoj. Odéon estis populara inter la studentoj de la Maldekstra Bordo de Parizo. Ŝiaj unuaj prezentoj en tiu teatro ne estis sukcesaj. Ŝi aperis en tre stilaj kaj frivolaj komedioj de la 18a jarcento, kvankam ŝia valoro sur scenejo estis ŝia plena sincereco.[41] Ankaŭ ŝia fajna figuro faris ŝian aspekton ridinda en la kutimaj ornamitaj kostumoj. Dumas, ŝia plej forta subtenanto, komentis post unu prezento, "ŝi havas la kapon de virgulino kaj la korpon de balailbastono."[42] Tuj poste, tamen, post diversaj teatraĵoj kaj pli da sperto, ŝia ludkapablo pliboniĝis; ŝi estis elektita por ludadi la rolon de Cordelia en "Reĝo Lear". En Junio 1867, ŝi ludis du rolojn en "Athalie" de Jean Racine, tiujn de juna virino kaj de junulo, Zacharie, la unua el multaj masklaj roloj kiujn ŝi ludos dum sia kariero. La influa kritikisto Sarcey skribis "... ŝi ĉarmis sian publikon kiel eta Orfeo."[43]

La unua granda sukceso okazis en la jaro 1868, kiam Sarah Bernhardt ludis ĉe Odéon, pariza teatro ĉe la Luksemburga Ĝardeno, rolon en reludado de Kean de Alexandre Dumas la pli aĝa. En ĝi ŝi ludis la ĉefan inan rolon de Anna Damby. La teatraĵon interrompis en la komenco ĉikanado fare de junuloj, kiuj kriis, "For Dumas! Donu al ni Hugo!". Bernhardt turnis sin rekte al la ĉikanantoj: "Amikoj, vi volas defendi la aferon de justeco. Ĉu vi tion faras, kulpigante sinjoron Dumas pri la ekzilo de sinjoro Hugo?".[44] Post tio la ĉeestantaro ridis kaj aplaŭdis kaj silentiĝis. Je la finkurteno, ŝi ricevis enorman aplaŭdadon, kaj Dumas rapidis malantaŭ la kulisojn por gratuli ŝin. Kiam ŝi eliris el la teatro, ariĝis homamaso ĉe la enirejo de artistoj kaj ĵetis florojn al ŝi. Ŝia salajro estis tuj plialtigita al 250 frankoj monate.[45]

Georges Clairin: Sarah Bernhardt, oleo sur kanvaso, 1876.

Ŝia sekva sukceso estis ŝia ludado en la verko de François Coppée Le Passant, kiu premieris ĉe Odéon je la 14a de Januaro 1868,[46]. En tio ŝi ludis la rolon de la knaba trobadoro Zanetto, en romantika renesanca historio.[47] La kritikisto Theophile Gautier priskribis la "delikatan kaj mildan ĉarmon" de ŝia ludado. Ĝi estis ludita en 150 prezentoj, plus mendita ludo ĉe la Palaco Tuileries por Napoleono la 3-a kaj lia kortego. Poste, la imperiestro sendis al ŝi broĉon kun ŝiaj inicialoj skribitaj en diamantoj.[48]

En siaj memoroj, ŝi skribis pri sia periodo ĉe Odéon: "Ĝi estis la teatro kiun mi plej ŝatis, kaj kiun mi forlasis nur bedaŭre. Ni amis nin unu la alian. Ĉiu estis kontenta. La teatro estis kiel daŭrigo de lernejo. Ĉiuj junuloj venis tien... Mi memoras miajn malmultajn monatojn ĉe "Comédie Française". Tiu eta mondo estis rigida, klaĉema, ĵaluzema. Mi memoras miajn malmultajn monatojn ĉe Gymnase. Tie oni parolis nur pri vestoj kaj ĉapeloj, kaj babiladis pri centoj da aferoj kiuj neniel rilatis al arto. Ĉe Odéon, mi estis feliĉa. Ni pensis nur pri la aranĝado de teatraĵoj. Ni trejniĝis matene, posttagmeze, ĉiam. Mi ŝategis tion." Bernhardt loĝis kun sia longdaŭra amikino kaj helpantino sinjorino Guérard kaj ŝia filo en malgranda domo en la antaŭurbo Auteuil, kaj veturigis sin al la teatro per malgranda kaleŝo. Ŝi disvolvis fortan amikecon kun la verkisto George Sand, kaj eĉ ludis en du teatraĵoj kiujn tiu aŭtoris.[49] Ŝi akceptis famulojn en sia vestoĉambro, kiel Gustave Flaubert kaj Léon Gambetta. En 1869, ĉar ŝi iĝis pli prospera, ŝi translokiĝis al pli granda sep-ĉambra apartamento ĉe 16 rue Auber en la centro de Parizo. Ŝia patrino ekvizitis ŝin por la unua fojo post jaroj, kaj ŝia avino, strikta ortodoksa judo, translokiĝis al la apartamento por prizorgi Maurice. Bernhardt aldonis servistinon kaj kuiriston al sia hejmo, same kiel la komencon de aro da bestoj; ŝi ĉiam havis kun si unu aŭ du hundojn, kaj du testudoj moviĝis libere tra la apartamento.[50]

En 1868, incendio tute detruis ŝian apartamenton, kun ĉiuj ŝiaj havaĵoj. Ŝi preteratentis aĉeti asekuron. La broĉo donacita al ŝi de la Imperiestro kaj ŝiaj perloj fandiĝis, same kiel la tiaro donacita al ŝi de unu el ŝiaj amantoj, Ĥalid Bej. Ŝi trovis la diamantojn inter la cindroj, kaj la administrantoj de Odeono organizis bonfaran prezenton. La plej fama sopranulino tiama, Adelina Patti, kantis senpage. Aldone, la avino de ŝia patro donacis 120,000 frankojn. Bernhardt povis aĉeti eĉ pli grandan loĝejon, kun du salonoj kaj granda manĝocambro, ĉe 4 rue de Rome.[51]

Milittempa servo ĉe Odéon (1870–1871)

Giovanni Boldini: Sarah Bernhardt, paŝteldesegnaĵo, ĉirkaŭ 1900.

Dum la franc-prusia milito de 1870/1871, kiam ĉiuj teatroj estis fermitaj, ŝi flegis vunditojn. La eksplodo de la franci-prusia milito subite interrompis ŝian teatran karieron. La novaĵojn pri la malvenko de la Franca Armeo, pri la kapitulaco de Napoleono la 3-a ĉe Sedan, kaj pri la proklamo de la Tria Franca Respubliko je la 4a de Septembro 1870 sekvis sieĝo al la urbo Parizo fare de la Prusia Armeo. Parizo ĉesis ricevi novaĵojn kaj eĉ manĝoliveradon, kaj la teatroj fermiĝis. Bernhardt zorgis pri la konvertado de Odéon en hospitalon por soldatoj vunditaj en la bataloj ekster la urbo.[52] Ŝi organizis la lokigon de 32 litoj en la akceptejo kaj la vestibloj, venigis sian personan kuiriston por prepari supon por la pacientoj, kaj konvinkis siajn riĉajn amikojn kaj admirantojn donaci liveraĵojn por la hospitalo. Krom organizi la hospitalon, ŝi laboris kiel flegistino, helpante la ĉefan ĥirurgon ĉe amputoj kaj operacioj.[53] Kiam elĉerpiĝis la stoko de karbo en la urbo, Bernhardt uzis malnovajn dekoraciojn, benkojn, kaj scenaĵojn kiel brulaĵojn por varmigi la teatron.[54] Komence de Januaro 1871, post 16 semajnoj de sieĝo, la germanoj ekbombardis la urbon per long-distancaj kanonoj. La pacientoj devis esti translokitaj al la kelo, kaj post nelonge la hospitalo devis fermiĝi. Bernhardt sukcesis aranĝi, ke plej gravaj pacientoj estu translokitaj al alia milithospitalo, kaj ŝi luprenis apartementon ĉe strato Provence por loĝigi la ceterajn 20 pacientojn. Je la fino de la sieĝo, la hospitalo de Bernhardt estis zorginta pli ol 150 vunditajn soldatojn, inklude junan studenton el École Polytechnique, Ferdinand Foch, kiu poste estris la aliancajn armeojn en la Unua Mondmilito.[55]

La Franca registaro subskribis armisticon la 19an de januaro 1871, kaj Bernhardt eksciis, ke ŝiaj filo kaj familio estas translokitaj al Hamburgo. Ŝi venis al la nova ĉefo de la Franca respubliko, Adolphe Thiers, kaj akiris paspermesilon por iri al Germanio por revenigi ilin. Kiam ŝi revenis al Parizo post kelkaj semajnoj, la urbo estis sub la regado de la Pariza Komunumo. Ŝi denove translokiĝis, portante sian familion al Saint-Germain-en-Laye. Ŝi poste revenis al sia apartamento ĉe rue de Rome en majo, post la Komunumo estis venkita de la Franca Armeo.

Ruy Blas kaj reveno al Comédie Française (1872–1878)

Post la franc-prusia milito ŝi rajtis reveni al Comédie Française, kaj komenciĝis rapida sukcesego. Jam tre baldaŭ ŝi estis la plej fama aktorino de sia tempo, festata en Francujo kiel la voix d´or (la ora voĉo) aŭ la divine (la dieca). La Palaco Tuileries, la urbodomo de Parizo kaj multaj aliaj publikaj konstruaĵoj estis detruitaj aŭ bruligitaj dum la tumultoj de la Komunumo aŭ damaĝitaj dum la batalo, sed Odéon estis ankoraŭ netuŝita. Charles-Marie Chilly, kun-direktoro de Odéon, venis al ŝia apartamento, kie Bernhardt ricevis lin kuŝe sur sofo. Li anoncis, ke la teatro remalfermiĝos en Oktobro 1871, kaj li petis ŝin ludi la ĉefan rolon en nova teatraĵo, Jean-Marie de André Theuriet. Bernhardt respondis, ke ŝi estas fininta pri teatro kaj translokiĝonta al Bretonio por ekigi farmon. Chilly, kiu bone konis la karakteron de Bernhardt, diris al ŝi ke li komprenas kaj akceptas ŝian decidon, kaj ke li donos la rolon al Jane Essler, rivala aktorino. Laŭ Chilly, Bernhardt tuj saltis el la sofo kaj demandis kiam la provludoj komenciĝos.[56]

Jean-Marie, pri juna bretonino devigita de sia patro edziniĝi al maljunulo kiun ŝi ne amis, estis alia sukceso por Bernhardt ĉe kritikistoj kaj la publiko. La kritikisto Sarcey skribis, "Ŝi havas suverenan gracion, penetran ĉarmon, mi ne scias kion. Ŝi estas natura artisto, nekomparebla artisto."[57] La direktoroj de Odéon poste decidis surscenigi Ruy Blas, teatraĵon verkitan de Victor Hugo en 1838, kun Bernhardt ludanta la rolon de la Reĝino de Hispanio. Hugo mem ĉeestis ĉiujn provludojn. Dekomence, Bernhardt intencis esti indiferenta al li, sed li laŭgrade ĉarmis ŝin kaj ŝi iĝis fervora admiranto. La teatraĵo premieris la 16an de januaro 1872. La unuan prezenton ĉeestis la Princo de Kimrio kaj Hugo mem; post la ludado, Hugo alproksimiĝis al Bernhardt, surgenuiĝis kaj kisis ŝian manon.[58]

Por Ruy Blas la teatro estis ĉiam plenplena. Kelkajn monatojn post la premiero, Bernhardt ricevis inviton de Emile Perrin, direktoro de Comédie Française, kiu petis ŝin reveni kaj proponis al ŝi 12 000 frankojn jare, kompare kun malpli ol 10 000 ĉe Odéon.[59] Bernhardt demandis al Chilly ĉu li faros egalan proponon, sed li malakceptis. Ĉiam premate al plia enspezo pro siaj kreskantaj elspezoj kaj la pligrandiĝanta mastrumo, ŝi anoncis sian foriron el Odéon post la fino de la ludado de Ruy Blas. Chilly respondis per proceso, kaj ŝi estis devigita pagi 6 000 frankojn kiel damaĝkompenson. Post la 100a prezento de Ruy Blas, Hugo aranĝis vespermanĝon por Bernhardt kaj ŝiaj amikoj, kaj li tostis je sia "adorinda reĝino kaj ŝia ora voĉo."[60]

Sarah Bernhardt; 1880.

Ŝi formale revenis al Comédie Francaise la 1an de oktobro 1872, kaj tuj plenumis kelkajn el la plej famaj kaj postulaj roloj en la franca teatro. Ŝi ludis la rolon de Junie en Britannicus de Jean Racine, la masklan rolon de Cherubin en La nupto de Figaro de Pierre Beaumarchais, kaj la ĉefan rolon en la kvin-akta tragedio de Voltaire Zaïre.[61] En 1873, post nur 74 horoj por lerni la tekston kaj ekzerci sin pri la rolo, ŝi ludis la ĉefan rolon en Fedra de Racine, ludante kontraŭ la fama tragediisto Jean Mounet-Sully, kiu baldaŭ iĝis ŝia amanto. La eminenta franca kritikisto Sarcey skribis: "Tio estas la naturo mem, al kiu servas mirinda inteligento, arda animo, la plej melodia voĉo kiu iam ĉarmis homajn orelojn. Tiu virino ludas per sia koro, per siaj intestoj."[62] Fedra iĝis ŝia plej fama klasika rolo, plenumata laŭlonge de la jaroj tra la tuta mondo, ofte por aŭskultantaro kiu malmulte aŭ tute ne scipovis la francan; ŝi faris ke ili komprenu per la voĉo kaj la gestoj.[63]

En 1877, ŝi havis alian sukceson kiel Doña Sol en Hernani, tragedio verkita 47 jarojn antaŭe fare de Victor Hugo. Ŝia amanto en la teatraĵo estis ankaŭ ŝia amanto ekster la scenejo, nome Mounet-Sully. Hugo mem estis inter la spektantoj. La sekvan tagon, li sendis al ŝi noton: "Sinjorino, vi estis grandioza kaj ĉarma; vi kortuŝis min, min la maljunan luktanton, kaj en iu momento, kiam la publiko, kortuŝita kaj ĉarmita de vi, aplaŭdis, mi ploris. La larmo, kiun vi eligis el mi, estas via. Mi metas ĝin ĉe viajn piedojn." La noton akompanis larmo-forma perlo en ora braceleto.[64]

Ŝi havis tre teatran vivostilon en sia hejmo ĉe rue de Rome. Ŝi havis saten-tegitan ĉerkon en sia dormoĉambro, kaj foje dormis en ĝi aŭ kuŝis en ĝi por studi siajn rolojn, kvankam, kontraŭe al popularaj rakontoj, ŝi neniam kunportis ĝin dum siaj vojaĝoj. Ŝi zorgis pri sia pli juna fratino, kiu estis malsana pro tuberkulozo, kaj permesis al ŝi dormi en ŝia propra lito, kiam ŝi dormis en la ĉerko. Ŝi pozis en ĝi por fotoj, aldonante tion al la legendoj kiujn ŝi kreis pri si mem.[65]

Bernhardt riparis sian iaman rilaton kun la aliaj membroj de Comédie Française; ŝi partoprenis en bonfara evento por sinjorino Nathalie, la aktorino kiun ŝi iam vangofrapis. Tamen, ŝi estis ofte en konflikto kun Perrin, la direktoro de la teatro. En 1878, dum la Pariza Universala Ekspozicio, ŝi faris flugon super Parizo kun la balonisto Pierre Giffard kaj la pentristo Georges Clairin, per balono dekorita per la nomo de ŝia tiama sukceso, Doña Sol. Neatendita ŝtormo portis la balonon for el Parizo al malgranda urbeto. Kiam ŝi revenis per trajno al la urbo, Perrin estis kolera; li monpunis Bernhardt per milo da frankoj, citante teatran regulon kiu postulis ke aktoroj petu permeson antaŭ foriri el Parizo. Bernhardt rifuzis pagi, kaj minacis eliri el Comédie Française. Perrin agnoskis, ke li ne povas elteni ke ŝi foriru. Perrin kaj la Ministro pri Belaj Artoj aranĝis kompromison: ŝi retiris sian demision, kaj kompense ŝi estis altigita al rango de societano, la plej alta rango en tiu teatro.[66]

Triumfo en Londono kaj eliro el Comédie Française (1879–1880)

Sarah Bernhardt en 1879.

Bernhardt enspezis grandajn monkvantojn en la teatro, sed ŝiaj elspezoj estis eĉ pli grandaj. Tiutempe ŝi jam havis ok servistojn, kaj ŝi konstruigis sian unuan domon, imponan konstruaĵon ĉe rue Fortuny, ne tre for de Parko Monceau. Ŝi serĉis aldonajn manierojn enspezi monon. En junio 1879, dum la teatro de Comédie Française en Parizo estis rekonstruata, Perrin irigis la kompanion turnee al Londono. Tuj antaŭ la komenco de la turneo, brita teatra entreprenisto Edward Jarrett veturis al Parizo kaj proponis, ke ŝi faru privatajn prezentojn en la hejmoj de riĉaj londonanoj; la pago kiun ŝi ricevus por ĉiu prezento estis pli granda ol ŝia monata salajro ĉe Comédie Française.[67] Kiam Perrin legis en la gazetaro pri la privataj prezentoj, li koleriĝis. Krome, Gaiety Theatre en Londono postulis, ke Bernhardt stelulu en la malferma prezento, kontraŭ la tradicioj de Comédie Française, kie la roloj estis atribuataj laŭ rango, kaj la ideo de steluleco estis malŝatata. Kiam Perrin protestis, dirante ke Bernhardt estas nur la 10a aŭ la 11a laŭ rango, la administristo de Gaiety Theatre minacis nuligi la premieron; Perrin devis akcepti. Li enprogramigis Bernhardt por ludi unu akton de Fedra en la malferma vespero, inter du tradiciaj francaj komedioj, Le Misanthrope kaj Les Précieuses.[68]

La 4an de junio 1879, tuj antaŭ la malferma kurteno de sia premiero en Fedra, ŝi suferis atakon de sceneja paniko. Ŝi skribis poste, ke ŝi ankaŭ donis al sia voĉo tro altan tonon kaj estis nekapabla malaltigi ĝin.[69] Tamen, la prezento estis sukceso. Kvankam plimulto de la spektantaro ne povis kompreni la klasikan francan lingvon de Racine, ŝi sorĉis ilin per siaj voĉo kaj gestoj; unu membro de la publiko, Sir George Arthur, skribis ke "ŝi vibrigis ĉiun nervon kaj fibron en iliaj korpoj kaj ĉarmis ilin."[70] Aldone al siaj prezentoj de Zaire, Fedra, Hernani, kaj de aliaj teatraĵoj kun sia trupo, ŝi faris la privatajn deklamaĵojn en la hejmoj de britaj aristokratoj aranĝitajn de Jarrett, kiu aranĝis ankaŭ ekspozicion de ŝiaj skulptaĵoj kaj pentraĵoj en Piccadilly, kiun ĉeestis kaj la Princo de Kimrio kaj la Ĉefministro Gladstone. Dum la restado en Londono, ŝi pligrandigis sian personan bestaron: ŝi tie aĉetis tri hundojn, papagon, kaj simion, kaj faris kroman veturon al Liverpool, kie ŝi aĉetis gepardon, papagon, kaj lupĉashundon kaj ricevis donacon de ses kameleonoj, kion ŝi tenis en sia luita domo ĉe Chester Square kaj poste revenigis al Parizo.[71]

Ree en Parizo, ŝi iĝis iom post iom malkontenta pri Perrin kaj pri la administranto de Comédie Française. Li insistis, ke ŝi ludu la ĉefan rolon en nova teatraĵo, L'Aventurière de Emile Augier, teatraĵo kiun ŝi konsideris mezkvalita. Kiam ŝi provludis la teatraĵon malentuziasme, kaj ofte forgesis siajn tekstojn, ŝin kritikis la aŭtoro. Ŝi respondis, "Mi scias ke mi estas malbonkvalita, sed ne tiom kiom viaj tekstoj." La teatraĵo realiĝis, sed estis malsukceso. Ŝi tuj skribis al Perrin, "Vi devigis min ludi kiam mi ne estis preta... okazis tio, kion mi antaŭvidis... tio estas mia unua malsukceso ĉe Comédie Française kaj mia lasta." Ŝi sendis demisian leteron al Perrin, faris kopiojn, kaj sendis ilin al la ĉefaj gazetoj. Perrin procesis kontraŭ ŝi pro rompo de kontrakto; la tribunalo devigis ŝin pagi 100 000 frankojn, plus interezojn, kaj ŝi perdis sian akumulitan pensian havaĵon de 43 000 frankoj.[72] Ŝi ne pagis la ŝuldon ĝis 1900. Poste tamen, kiam la teatron de Comédie Française preskaŭ detruis incendio, ŝi permesis al sia iama trupo uzi ŝian propran teatron.[73]

La Dame aux Camélias kaj unua usona turneo (1880–1881)

Kvankam ŝi en ĉiuj roloj uzis nur la francan lingvon, ŝi brilis ankaŭ en aliaj eŭropaj landoj kaj en Usono. Eĉ akraj kritikoj kontraŭ ŝia "skandaleca" vivostilo (eksteredzeca filo kaj amaso da amantoj) ne malgrandigis ŝian famon. En Aprilo 1880, tuj kiam li eksciis ke Bernhardt demisiis el Comédie Française, la entreprenisto Edward Jarrett rapidis al Parizo kaj proponis al ŝi, ke ŝi faru teatran turneon en Anglio kaj poste en Usono. Ŝi povos elekti la repertuaron kaj la geaktoraron. Ŝi ricevos 5 000 frankojn por ĉiu prezento, plus 15% el ĉiuj enspezoj super 150 000 frankoj, plus ĉiujn siajn elspezojn, plus krediton je sia nomo por 100 000 frankoj, nome la monkvanto kiun ŝi ŝuldis al Comédie Française. Ŝi akceptis tuj.[74]

Agante nun je propra konto, Bernhardt arigis kaj provis sian novan trupon en Théâtre de la Gaîté-Lyrique en Parizo. Ŝi ludis unuafoje La Dame aux Camélias de Alexandre Dumas, filo. Ŝi ne kreis la rolon; la teatraĵon jam ludis Eugénie Dochein en 1852, sed ĝi tuj iĝis ŝia plej ofte ludita kaj plej fama rolo. Ŝi ludis la rolon pli ol milon da fojoj, kaj aktorinis regule kaj sukcese en ĝi ĝis la fino de sia vivo. La publiko ofte ploris dum ŝia fama mortosceno en la fino.[75]

Ŝi ne povis ludi La Dame aux Camélias sur scenejo de Londono pro la brita cenzura leĝaro; anstataŭe, ŝi enscenigis kvar el siaj pruvitaj sukcesoj, inter kiuj Hernani kaj Phèdre, plus kvar novajn rolojn, inter kiuj Adrienne Lecouvreur de Eugène Scribe kaj la salona komedio Frou-frou de Henri Meilhac kaj Ludovic Halévy; tiuj estis ambaŭ tre sukcesaj sur la scenejoj de Londono.[76] En ses el la ok teatraĵoj de sia repertuaro, ŝi mortis dramece en la fina akto. Kiam ŝi revenis en Parizon el Londono, Meilhac kaj Halévy petis ŝin reveni, sed ŝi malakceptis tiun proponon, klarigante ke ŝi akiras multe pli da mono per si mem. Anstataŭe, ŝi portis sian novan kompanion kaj novajn teatraĵojn turnee al Bruselo kaj Kopenhago, kaj poste al turneo en francaj provincaj urboj.[77]

Ŝi kaj ŝia trupo ekiris el Le Havre al Usono la 15an de oktobro 1880, kaj alvenis en Novjorko la 27an de oktobro. La 8an de novembro ŝi ludis la teatraĵon Adrienne Lecouvreur de Scribe en la teatro Booth antaŭ publiko kiu pagis ĝis 40 dolarojn por enirbileto, enorman monkvanton en tiu tempo. Malmultaj en la publiko komprenis la francan lingvon, sed tio ne estis necesa; ŝiaj gestoj kaj voĉo ĉarmis la ĉeestantaron, kaj ŝi ricevis ŝtorman aplaŭdon. Ŝi dankis la spektantaron per sia distinga riverenco: ŝi ne klinis sin, sed staris tute senmova, kun siaj manoj ĉe la mentono aŭ la vangoj, kaj poste subite etendis ilin al la ĉeestantoj. Post sia unua prezento en Novjorko, ŝi faris 27 riverencojn. Kvankam ŝin bonvenigis teatremuloj, ŝi estis tute neatentata de la novjorka alta socio, kiu konsideris ŝian personan vivon skandala.[78]

La unua amerika turneo de Bernhardt irigis ŝin al 157 prezentoj en 51 urboj.[79] Ŝi veturis per speciala trajno kun propra luksa palacvagono, kiu portis ŝiajn du servistinojn, du kuiristojn, kelneron, ĉefmastrumanton kaj personan asistantinon, sinjorinon Guérard. Ĝi portis ankaŭ aktoron Édouard Angelo, kiun ŝi elektis por servi kiel ŝia ĉefa kunaktoro kaj, laŭ plej multaj rakontoj, ŝia amanto dum la turneo.[80][81] Ekde Novjorko ŝi faris flankan vojaĝon al Menlo Park, kie ŝi renkontiĝis kun Thomas Edison, kiu faris mallongan registraĵon de ŝia deklamado de fragmento el Fedra.[82] Ŝi trairis Usonon kaj Kanadon de Montrealo kaj Toronto ĝis Saint Louis kaj Novorleano, kutime ludante ĉiun vesperon kaj forirante tuj post la ludado. Ŝi faris multajn gazetajn intervjuojn kaj en Bostono pozis por fotoj sur la dorso de mortinta baleno. Ŝi estis kondamnita kiel senmorala fare de la Episkopo de Montrealo kaj de la Metodisma gazetaro, kio utilis nur por plimultigi la biletvendojn.[83] Ŝi ludis Phèdre ses fojojn kaj "La Dame aux Camélias" (kiun Jarrett renomis "Camille" por faciligi al usonanoj la prononcon) 65 fojojn. La 3an de majo 1881, ŝi faris sian lastan ludadon de Camélias en Novjorko. Dum sia tuta vivo, ŝi ĉiam insistis esti pagita per kontanta mono. Kiam Bernhardt revenis en Francion, ŝi kunportis kun ŝi keston plenan je 194 000 dolaroj en oraj moneroj.[84] Ŝi priskribis la rezulton de sia vojaĝo al siaj amikoj: "Mi transiris la oceanojn, portante miajn revojn de arto en mi mem, kaj la genion de mia nacio en triumfo. Mi plantis la francan verbon en la koro de eksterlanda literaturo, kaj pri tio mi estas plej fiera."[85]

Reveno al Parizo, turneo tra Eŭropo, de Fédora ĝis Théodora (1881–1886)

Kiel Fédora de Victorien Sardou (1882).

Neniu homamaso gratulsalutis Bernhardt kiam ŝi revenis al Parizo la 5an de majo 1881, kaj la teatrestroj ne proponis al ŝi novajn rolojn; la pariza gazetaro malatentis ŝian turneon, kaj granda parto de la pariza teatra mondo rankoris pro tio, ke ŝi forlasis la plej prestiĝan nacian teatron por riĉiĝi eksterlande.[86] Kiam aperis nek novaj teatraĵoj nek proponoj, ŝi iris al Londono por sukcesa tri-semajna prezentado ĉe Gaiety Theatre. Tiu londona turneo inkludis la unuan prezentadon en Britio de "La Dame aux Camélias", en Shaftesbury Theatre; ŝia amiko la Princo de Kimrio konvinkis la reĝinon Viktoria permesi la ludadon.[87] Multajn jarojn poste, ŝi faris privatan prezenton de la teatraĵo por la reĝino, kiam ŝi estis ferie en Nice.[88] Kiam ŝi revenis al Parizo, Bernhardt sukcesis aranĝi por si surprizan prezenton en la ĉiujara patriota celebro de la 14a de julio en la Pariza Operejo, kiun ĉeestis la Prezidento de Francio kaj multaj politikistoj kaj famuloj. Ŝi deklamis Marseljezon, vestite en blanka robo kun trikolora banderolo, kaj ĉe la fino dramece svingis la francan flagon. La ĉeestantaro stare aplaŭdegis, ĵetis al ŝi florojn, kaj eĉ postulis redeklamadon de la kanto du kromajn fojojn.[89]

Kun sia restarigita loko en la mondo de la franca teatro, Bernhardt aranĝis kontrakton por prezentiĝi en Théâtre du Vaudeville en Parizo kontraŭ 1500 frankoj por ĉiu prezento, plus 25% el la profito. Ŝi anoncis, ke ŝi ne estos disponebla antaŭ 1882. Ŝi ekiris al turneo en teatroj en la francaj provincoj, kaj poste al Italio, Grekio, Hungario, Svisio, Belgio, Nederlando, Hispanio, Aŭstrio kaj Rusio. En Kievo kaj Odeso, ŝi trafis kontraŭ-semidajn homamasojn kiuj ĵetis ŝtonojn al ŝi; estis organizataj pogromoj por devigi la judajn loĝantarojn foriri.[90] Tamen, en Moskvo kaj Sankt-Peterburgo, ŝi ludis antaŭ la caro Aleksandro la 3-a, kiu rompis la kortegan protokolon kaj kliniĝis antaŭ ŝi. Dum sia turneo, ŝi faris prezentojn ankaŭ por la reĝo Alfonso la 12-a de Hispanio, kaj la imperiestro Francisko Jozefo la 1-a de Aŭstrio. La sola grava lando en Eŭropo kie ŝi rifuzis ludi estis Germanio, pro la aneksado de franca teritorio fare de Germanio post la Franc-Prusia Milito de 1870.[91] Tuj antaŭ la komenco de la turneo, ŝi renkontiĝis kun Jacques Damala, kiu iris kun ŝi kiel ĉefaktoro kaj poste, dum ok monatoj, iĝis ŝia unua kaj nura edzo.

Théodora, foto de Nadar (1884).

Kiam ŝi revenis al Parizo, ŝi ricevis proponon de nova rolo en Fédora, melodramo verkita por ŝi de Victorien Sardou. Ĝi premieris la 12an de decembro 1882, kun ŝia edzo Damala kiel ĉefrolulo, kaj ricevis bonajn recenzojn. Kritikisto Maurice Baring skribis, "sekreta etoso emanis el ŝi, aromo, allogo, kiu estis samtempe ekzota kaj cerba... Ŝi laŭvorte hipnotis sian spektantaron."[92] Alia ĵurnalisto skribis, "Ŝi estas senkompara... La ekstrema amo, la ekstrema agonio, la ekstrema sufero."[93] Tamen, la subita fino de ŝia geedzeco tuj post la premiero metis ŝin denove en financan problemaron. Ŝi luprenis kaj renovigis teatron, Ambigu-Comique, specife por doni al sia edzo ĉefrolojn, kaj faris sian 18-jaran filon Maurice, kiu havis nenian negocan sperton, la administranto. Fédora daŭris 50 prezentojn kaj perdigis 400 000 frankojn. Ŝi estis devigita lasi Ambigu-Comique, kaj poste, en februaro 1883, per aŭkcio vendi sian juvelaron, siajn veturilojn, kaj siajn ĉevalojn.[94]

Kiam Damala foriris, ŝi alprenis novan ĉefrolulon kaj amanton, poeton kaj dramaturgon Jean Richepin, kiu akompanis ŝin en rapida turneo tra eŭropaj urboj por helpi forpagi ŝiajn ŝuldojn.[95] Ŝi renovigis sian rilaton kun la Princo de Kimrio, la estonta reĝo Eduardo la 7-a. Kiam ili revenis al Parizo, Bernhardt luprenis la teatron Porte Saint-Martin kaj stelulis en nova teatraĵo de Richepin, Nana-Sahib, ĝenrisma dramo pri amo en Brita Hindio en la jaro 1857. La teatraĵo kaj la aktorado de Richepin estis malbonaj, kaj la prezentoj baldaŭ finiĝis.[96] Richepin poste verkis adapton de Macbeth en la franca, kun Bernhardt kiel Lady Macbeth, sed ankaŭ ĝi estis malsukceso. La sola persono kiu laŭdis la teatraĵon estis Oscar Wilde, kiu tiam loĝis en Parizo. Li ekverkis teatraĵon, Salomé, en la franca speciale por Bernhardt, sed ĝin tuj malpermesis la brita cenzuro kaj ŝi neniam ludis ĝin.[97]

Bernhardt poste premierigis novan teatraĵon de Sardou, Théodora (1884), melodramon kies agado okazas en sesa-jarcenta Bizanco. Sardou verkis nehistorian sed draman novan mortoscenon por Bernhardt; en lia versio, la imperiestrino estis publike strangolita, dum la historia imperiestrino mortis pro kancero. Bernhardt veturis al Raveno, Italio, por studi kaj skizi la kostumojn videblajn en bizancaj murmozaikoj, kaj reproduktigis ilin por siaj propraj kostumoj. La teatraĵo premieris la 26an de decembro 1884, daŭris 300 prezentojn en Parizo kaj 100 en Londono, kaj estis financa sukceso. Ŝi povis pagi plejparton el siaj ŝuldoj, kaj eĉ aĉetis leonidon, kiun ŝi nomis Justiniano, por sia propra bestaro.[98] Ŝi ankaŭ renovigis siam amaferon kun sia iama ĉefaktoro, Philippe Garnier.[99]

Mondaj turneoj (1886–1892)

Lignogravuraĵo de la rolulo Marion de Lorme el la verko samnoma de Victor Hugo.

La teatraĵon Théodora sekvis du malsukcesoj. En 1885, omaĝe al Victor Hugo, kiu estis mortinta kelkajn monatojn antaŭe, ŝi enscenigis unu el liaj pli malnovaj teatraĵoj, Marion Delorme, verkitan en 1831, sed la teatraĵo estis malaktualiĝinta kaj ŝia rolo ne donis al ŝi ŝancon por montri siajn talentojn.[100] Ŝi poste prezentis Hamleton, kun sia amanto Philippe Garnier en la ĉefa rolo kaj Bernhardt en la relative minora rolo de Ophelia. La kritikistojn kaj la publikon tio ne konvinkis, kaj la teatraĵo estis nesukcesa.[101] Bernhardt estis farinta grandajn elspezojn, kiuj inkludis 10 000 frankojn monate pagataj al ŝia filo Maurice, pasia hazardludisto. Bernhardt estis devigita vendi sian vilaon en Saint-Adresse kaj sian domegon ĉe rue Fortuny, kaj parton de sia kolekto de bestoj. Ŝia impresario Edward Jarrett tuj proponis, ke ŝi faru plian mondoturneon, ĉi-foje al Brazilo, Argentino, Urugvajo, Ĉilio, Peruo, Panamo, Kubo, kaj Meksiko, poste al Teksaso, Novjorko, Anglio, Irlando, kaj Skotlando. Ŝi turneis dum 15 monatoj, de la komenco de 1886 ĝis la fino de 1887. Antaŭ la ekiro, ŝi diris al franca ĵurnalisto: "Mi pasie amas tiun vivon de aventuroj. Mi malamas scii antaŭe, kion oni proponos al mi por vespermanĝo, kaj mi malamas cent mil fojojn scii kio okazos al mi, ĉu bone aŭ malbone. Mi adoras neantaŭviditaĵojn."[102]

En ĉiu urbo, kiun ŝi vizitis, ŝin prifestis kaj aplaŭdis spektantaroj. Edouard Angelo kaj Philippe Garnier estis ŝiaj ĉefaktoroj. La imperiestro Petro la 2-a de Brazilo ĉeestis ĉiujn ŝiajn prezentojn en Rio-de-Ĵanejro kaj donacis al ŝi oran braceleton kun diamantoj, kiu estis preskaŭ tuj ŝtelita el ŝia hotelo. La du ĉefaktoroj malsaniĝis pro flava febro, kaj ŝia longtempa impresario, Edward Jarrett, mortis pro koratako. Bernhardt tamen ne senkuraĝiĝis, kaj iris krokodilĉasi ĉe Guayaquil, kaj ankaŭ aĉetis pli da bestoj por sia kolekto. En ĉiu urbo ŝiaj prezentoj en ĉiu urbo estis elvenditaj, kaj je la fino de la turneo ŝi estis enspezinta pli ol milionon da frankoj. La turneo permesis al ŝi aĉeti sian lastan hejmon, domegon ĉe 56, boulevard Pereire en Parizo, [103] kiun ŝi plenigis per siaj pentraĵoj, plantoj, suveniroj, kaj bestoj.[104]

Ekde tiam, kiam ajn ŝi havis malabundon de mono (kio ĝenerale okazis ĉiun trian aŭ kvaran jaron), ŝi faris turneojn, prezentante kaj siajn klasikaĵojn kaj novajn teatraĵojn. En 1888, ŝi turneis en Italio, Egiptio, Turkio, Svedio, Norvegio kaj Rusio. Ŝi revenis al Parizo komence de 1889 kun enorma gufo, kiun donacis al ŝi la Grandduko Aleksis Aleksandroviĉ, frato de la caro.[105] Ŝia turneo de 1891–92 estis ŝia plej vasta, inkludante grandajn partojn de Eŭropo, Rusio, Norda kaj Sudameriko, Aŭstralio, Novzelando, Havajo, kaj Samoo. Ŝia persona valizaro konsistis el 45 kostumujoj por ŝiaj 15 diversaj prezentoj kaj 75 kestoj por ŝia ekster-sceneja vestaĵaro, inklude ŝiajn 250 parojn de ŝuoj. Ŝi kunportis kofron por siaj parfumoj, kosmetikaĵoj kaj ŝminkaĵoj, kaj alian por lito- kaj tablo-tukoj kaj ŝiaj kvin kapkusenoj. Post la turneo, ŝi kunportis hejmen keston kun 3 500 000 frankoj, sed ŝi ankaŭ suferis doloran vundon en la genuo kiam ŝi saltis el parapeto de Castello Sant' Angelo en La Tosca. La matraco sur kiun ŝi devis fali estis mislokita, kaj ŝi falis sur la tabulojn de la scenejo.[106]

De La Tosca ĝis Cléopatra (1887–1893)

Kiam Bernhardt revenis el sia turneo de 1886–87, ŝi ricevis novan inviton por reveni al Comédie Française. La gvidantaro de la teatro deziris forgesi la konflikton de ŝiaj du antaŭaj periodoj tie, kaj proponis pagon de 150 000 frankoj jare. La mono allogis ŝin, kaj ŝi ektraktis. Tamen, la veteranaj membroj de la kompanio protestis pro la alta salajro proponata, kaj ankaŭ konservemaj defendantoj de pli tradicia teatro plendis; kontraŭ-Bernhardt-a kritikisto, Albert Delpit de Le Gaulois, skribis: "Sinjorino Sarah Bernhardt estas kvardek-tri-jara; ŝi ne plu povas esti utila al Comédie Française. Krome, kiajn rolojn ŝi povus havi? Mi povas imagi nur, ke ŝi povus ludi patrinojn..." Bernhardt tre ofendiĝis kaj tuj rompis la traktadojn.[107] Ŝi turnis sin denove al Sardou, kiu estis verkinta novan teatraĵon por ŝi, La Tosca, kiu havis longdaŭran kaj tre dramecan mortoscenon en la fino. La teatraĵo premieris en la teatro Porte Saint-Martin la 24an de novembro 1887. Ĝi estis tre populara, kaj ĝin laŭdis la kritikistoj. Bernhardt ludis la rolon dum 29 sinsekvaj elvenditaj prezentoj. La sukceso de la teatraĵo permesis al Bernhardt aĉeti novan maskotleonon por sia hejma bestaro. Ŝi nomis lin Scarpia, laŭ la maliculo de La Tosca.[108] La teatraĵo inspiris Giacomo Puccini por verki unu el siaj plej famaj operoj, Tosca (1900).[109]

Post tiu sukceso, ŝi aktoris en pluraj renovigoj kaj klasikaĵoj, kaj multaj francaj verkistoj proponis al ŝi novajn teatraĵojn. En 1887, ŝi aktoris en teatra versio de la pridisputata dramo Thérèse Raquin de Émile Zola. Zola estis jam atakita pro la konflikta enhavo de la libro. Demandite kial ŝi elektis tiun teatraĵon, ŝi deklaris al ĵurnalistoj, "Mia vera lando estas la libera aero, kaj mia alvokiĝo estas arto sen limoj."[110] Tiu teatraĵo estis malsukcesa; ĝi daŭris nur 38 prezentojn.[111] Ŝi poste rolis en 1888 en alia tradicia melodramo, Francillon de Alexandre Dumas, filo. Mallonga dramo kiun ŝi mem verkis, L'Aveu (La konfeso), desapontis kaj kritikistojn kaj la publikon kaj daŭris nur 12 prezentojn. Ŝi havis konsiderinde pli grandan sukceson per Jeanne d'Arc (Johana de Arko) de la poeto Jules Barbier, en kiu la 45-jaraĝa aktorino ludis la rolon de Johana de Arko, 19-jaraĝa martiro.[112] Barbier antaŭe verkis la tekstojn de kelkaj el la plej famaj francaj operoj de la periodo, kiel Faust de Charles Gounod kaj Les contes d’Hoffmann de Jacques Offenbach. Ŝia sekva sukceso estis alia melodramo de Sardou, Cléopatre, kiu ebligis al ŝi vesti ellaboritajn kostumojn kaj finiĝis per memorinda mortosceno. Por tiu sceno, ŝi tenis du vivantajn striserpentojn, kiuj rolis kiel la aspido kiu mordis Kleopatron. Por montri realismon, ŝi pentris la polmojn de siaj manoj ruĝe, kvankam ilin apenaŭ povus vidi la publiko. "Mi vidos ilin," ŝi klarigis. "Se mi vidos mian manon, ĝi estos la mano de Kleopatro."[113]

Théâtre de la Renaissance (1893–1899)

Bernhardt faris dujaran mondo-turneon (1891–1893) por replenigi siajn financojn. Reveninte al Parizo, ŝi pagis 700 000 frankojn por aĉeti Théâtre de la Renaissance, kaj de 1893 ĝis 1899, ŝi estis ties arta direktoro kaj ĉefa aktorino. Ŝi administris ĉiun aspekton de la teatro, de la financoj ĝis la lumigoj, scenaĵoj kaj kostumoj, kaj samtempe ŝi aperis en ok prezentoj ĉiusemajne.[114] Ŝi trudis regulon, ke virinoj en la publiko, sendepende de sia riĉeco aŭ famo, devas formetis siajn ĉapelojn dum la prezentoj, por ke la cetero de la publiko povu bone vidi, kaj forigis la suflor-keston el la scenejo, deklarante ke aktoroj devas parkeri siajn tekstojn. Ŝi abolis en sia teatro la oftan praktikon dungi aplaŭdistaron en la publiko por aplaŭdi stelulojn.[115] Ŝi uzis la novan teknologion litografion por produkti intenskolorajn afiŝojn, kaj en 1894 ŝi dungis la ĉeĥan artiston Alfons Mucha por desegni la unuan el serio da afiŝoj por ŝia teatraĵo Gismonda. Li plu faris afiŝojn por ŝi dum ses jaroj.[116]

Dum kvin jaroj Bernhardt produktis naŭ teatraĵojn, el kiuj tri estis finance sukcesaj. La unua estis revivigo de ŝia prezento de Phèdre, kiun ŝi turneigis tra la mondo. En 1898 ŝi havis alian sukceson, per la teatraĵo Lorenzaccio, kie ŝi ludis la viran ĉefrolon en renesanca venĝodramo verkita en 1834 de Alfred de Musset, sed kiu fakte estis neniam antaŭe enscenigita. Kiel skribis ŝia biografiisto Cornelia Otis Skinner, ŝi ne klopodis esti tro maskleca kiam ŝi ludis virajn rolojn: "Ŝiaj viraj imitoj havis la senseksan gracion de la voĉoj de ĥorknaboj, aŭ la ne plene realan patoson de Pierrot."[117] Anatole France skribis pri ŝia aktorado en Lorenzaccio: "Ŝi faris el si mem junulon melankolian, plenan je poezio kaj je vero."[118] Tion sekvis alia sukcesa melodramo de Sardou, Gismonda, unu el malmultaj teatraĵoj de Bernhardt kiuj ne finiĝas per drameca mortosceno. Ŝia kun-stelulo estis Lucien Guitry, kiu aktoris kiel ŝia ĉefrolulo ĝis la fino de ŝia kariero. Krom Guitry, ŝi kunrolis sur scenejo kun Edouard de Max, ŝia ĉefrolulo en 20 teatraĵoj, kaj kun Constant Coquelin, kiu ofte turneis kun ŝi.[119]

En aprilo 1895 ŝi ludis la ĉefrolon en romantika kaj poezia fantazio Princesse Lointaine de tiam malmulte konata 27-jaraĝa poeto Edmond Rostand. Ĝi ne estis ekonomia sukceso kaj ŝi perdis 200 000 frankojn, sed ĝi komencis longan teatran rilaton inter Bernhardt kaj Rostand. Rostand poste verkis Cyrano de Bergerac kiu iĝis unu el la plej popularaj francaj teatraĵoj de tiu periodo.[120]

En 1898 ŝi ludis la inan ĉefrolon en la disputiga teatraĵo La ville morte de la itala poeto kaj dramaturgo Gabriele D'Annunzio; la teatraĵon akre atakis kritikistoj pro ĝia temo pri incesto inter frato kaj fratino. Kun Émile Zola kaj Victorien Sardou, Bernhardt iĝis ankaŭ arda defendanto de Alfred Dreyfus, la juda armea oficiro false akuzita je perfido kontraŭ Francio. La afero dividis la parizan socion: konservisma gazeto titolis "Sarah Bernhardt aliĝis al la judoj kontraŭ la Armeo", kaj la propra filo de Bernhardt, Maurice, kondamnis Dreyfus; li rifuzis alparoli ŝin dum unu jaro.[121]

Ĉe Théâtre de la Renaissance Bernhardt reĝisoris kaj ludis en kelkaj modernaj teatraĵoj, sed ŝi ne estis adepto de la pli natura skolo de aktorado kiu modiĝis fine de la 19a jarcento, preferante pli dramecan esprimon de emocioj. "En teatro," ŝi deklaris, "io natura estas bona, sed io sublima estas eĉ pli bona."[122]

Théâtre Sarah Bernhardt (1899–1900)

Malgraŭ ŝiaj sukcesoj, ŝiaj ŝuldoj plu pligrandiĝis, atingante du milionojn da oraj frankoj je la fino de 1898. Bernhardt estis devigita forlasi la teatron Renaissance (Renesanco), kaj preparis sin por iri al plia monda turneo kiam ŝi eksciis, ke multe pli granda pariza teatro, Théâtre des Nations ĉe la placo Châtelet, estas luota. Tiu teatro havis 1 700 sidlokojn, duoble pli ol la teatro Renaissance, kio ebligis al ŝi forpagi la koston de prezentoj pli rapide; ĝi havis enormajn scenejon kaj kulisaron, kio ebligis al ŝi prezenti kelkajn malsamajn teatraĵojn ĉiusemajne; kaj ĉar ĝi estis origine konceptita kiel koncertejo, ĝi havis elstaran akustikon. La 1an de januaro 1899, ŝi subskribis 25-jaran luprenon kun la urbo Parizo, kvankam ŝi estis jam 55-jara.[123]

Ŝi renomis ĝin Théâtre Sarah Bernhardt, kaj ekrenovigis ĝin por kongruigi kun ŝiaj bezonoj. La fasadon lumigis 5 700 elektraj lampoj, 17 arkolumiloj, kaj 11 projekciiloj.[124] Ŝi komplete redekoris ĝin interne, anstataŭigante ruĝan pluŝon kaj orumadon per flava veluro, brokaĵo kaj blanka lignaĵo. La akceptejon ornamis natur-grandaj portretoj pri ŝiaj plej famaj roloj, pentritaj de Mucha, Louise Abbéma, kaj Georges Clairin. Ŝia vestejo estis kvinĉambra ejo, kiu, post la sukceso de ŝia napoleona teatraĵo L'Aiglon, estis dekorita laŭ Empira stilo, kun marmora kameno en kiu Bernhardt bruligis fajron dum la tuta jaro, granda banujo kiun plenigis la floroj kiujn ŝi ricevis post ĉiu prezento, kaj manĝejo por 12 personoj, kie ŝi invitis gastojn post la fina kurtenfalo.[125]

Bernhardt malfermis la teatron la 21an de januaro 1899 per revivigo de la verko de Sardou La Tosca, kiun ŝi jam prezentis en 1887. Tion sekvis revivigoj de ŝiaj aliaj ĉefaj sukcesoj, kiel Phèdre, Théodora, Gismonda, kaj La Dame aux Camélias, plus Dalila de Octave Feuillet, Patron Bénic de Gaston de Wailly, kaj La Samaritaine de Rostand, poezia rerakonto de la parabolo de la bona samariano. La 20an de majo ŝi premierigis unu el siaj plej famaj roloj, ludante la titolan rolon de Hamleto en proza adaptaĵo kiun ŝi mendis de Eugène Morand kaj Marcel Schwob.[126] Ŝi ludis Hamleton laŭ maniero rekta, natura kaj tre ineca.[127] Ŝia ludado ricevis tre pozitivajn recenzojn en Parizo, sed mezbonajn en Londono. La brita kritikisto Max Beerbohm skribis: "la sola komplimento, kiun oni povas konscience fari al ŝi, estas ke ŝia Hamleto estis, de komenco ĝis fino, vere granda damo."[128]

En 1900 Bernhardt prezentis L'Aiglon, novan teatraĵon de Rostand. Ŝi ludis la rolon de la Duko de Reichstadt, filo de Napoleono Bonaparte, kiun enkarcerigis liaj neamantaj patrino kaj familio ĝis lia melankolia morto en Palaco Schönbrunn en Vieno. L'Aiglon estis versa dramo, sesakta. La 56-jara aktorino studis la irmanieron kaj sintenon de junaj kavaleriaj oficiroj kaj mallongigis sian hararon por imiti la junan dukon. La scenejan patrinon de la Duko, Maria Luiza, ludis Maria Legault, aktorino 14 jarojn pli juna ol Berhnardt. La teatraĵo finiĝis per memorinda mortosceno; laŭ kritikisto, ŝi mortis "kiel mortus mortantaj anĝeloj, se ili povus tion fari."[129] La teatraĵo estis tre sukcesa; ĝi estis speciale populara ĉe vizitantoj de la Universala Ekspozicio de Parizo de 1900. Ĝi estis prezentata dum preskaŭ unu jaro, kaj starlokoj estis vendataj eĉ ĝis 600 oraj frankoj. La teatraĵo inspiris la kreadon de suveniroj pri Bernhardt, nome statuetoj, medalionoj, ventumiloj, parfumoj, poŝtkartoj pri ŝi en la rolo, uniformoj kaj kartonaj glavoj por infanoj, kaj dolĉaĵoj kaj kukoj; la fama kuiristo Escoffier aldonis "aglidan persikon kun ŝaŭmkremo" al sia repertuaro de desertoj.[130]

Bernhardt plu dungis Mucha por desegni ŝiajn afiŝojn, kaj vastigis lian laboron por inkludi teatrajn scenaĵojn, programojn, kostumojn, kaj juvelajn rekvizitojn. Liaj afiŝoj iĝis ikonoj de la novarta stilo (france Art nouveau). Por enspezi monon, Bernhardt apartigis ian kvanton de la presitaj afiŝoj pri ĉiu teatraĵo por vendi al kolektantoj.[131][132]

Adiaŭaj turneoj (1901–1913)

Portreto pri Sarah Bernhardt en 1910 fare de Henry Walter Barnett.

Post sia sezono en Parizo, Bernhardt prezentis L'Aiglon en Londono, kaj poste ŝi faris sian sesan turneon en Usono. Dum tiu turneo ŝi vojaĝis kun Constant Coquelin, tiam la plej populara ĉefrolulo en Francio. Bernhardt ludis la duarangan rolon de Roxanne kontraŭ lia Cyrano de Bergerac, rolon en kiu li premieris, kaj li kun-stelulis kun ŝi kiel Flambeau en L'Aiglon kaj kiel la unua tombofosisto en Hamleto.[133]

Ŝi ankaŭ ŝanĝis, unuafoje, sian principon ne aktori en Germanio aŭ la "okupitaj teritorioj" de Alzaco kaj Loreno. En 1902, je invito de la franca ministerio pri kulturo, ŝi partoprenis en la unua kultura interŝanĝo inter Germanio kaj Francio post la milito de la jaro 1870. Ŝi ludis L'Aiglon 14 fojojn en Germanio; la kajzero Vilhelmo la 2-a ĉeestis du prezentojn kaj eĉ prezidis vespermanĝon je ŝia honoro en Potsdam.[134]

Dum sia turneo en Germanio, ŝi eksuferis akregan doloron en sia dekstra genuo, probable lige kun falo sur scenejo kiu suferigis ŝin dum ŝia turneo en Sudameriko. Ŝi devis redukti siajn movojn en L'Aiglon. Germana kuracisto rekomendis, ke ŝi tuj ĉesigu la turneon kaj havu kirurgian operacion, kion sekvu ses monatoj de kompleta senmovigo de la kruro. Bernhardt promesis viziti kuraciston kiam ŝi revenos al Parizo, sed daŭrigis la turneon.[135]

En 1903, ŝi havis alian nesukcesan rolon ludante alian masklan rolulon en la opero Werther, tristeca adaptaĵo de la historio de la germana verkisto Johann Wolfgang von Goethe. Tamen, ŝi tuj revenis per alia sukcesego, La sorcière de Sardou. Ŝi ludis la rolon de maŭra sorĉistino enamiĝinta al kristana hispano, kio kondukis al ŝia persekutado fare de la katolika eklezio. Tiu historio de toleremo, venante tuj post la afero Dreyfus, estis finance sukcesa, kaj Bernhardt ofte faris kaj matenan kaj vesperan prezentojn.[136]

Inter 1904 kaj 1906 ŝi aperis en ampleksa gamo da roloj, inter kiuj Francesca di Rimini de Francis Marion Crawford, Fanny en Sappho de Alphonse Daudet, la magiistino Circe en teatraĵo de Charles Richet, Marie Antoinette en la historia dramo Varennes de Henri Lavedan kaj Gustave Lenôtre, la princo-poeto Landry en versio de La dormanta belulino de Richepin kaj Henri Cain, kaj nova versio de la teatraĵo Pelléas et Mélisande de la simbolisma poeto Maurice Maeterlinck, en kiu ŝi ludis la masklan rolon de Pelléas, kun la brita aktorino Beatrice Campbell kiel Melissande.[137] Ŝi stelulis ankaŭ en nova versio de Adrienne Lecouvreur, kiun ŝi mem verkis, alia oll pli frua versio kiun verkis por ŝi Scribe. Dum tiu tempo ŝi verkis dramon, Un coeur d'homme, en kiu ŝi ne ludis rolon, kiu estis ludita en Théâtre des Arts, sed daŭris nur tri prezentojn.[138] Ŝi ankaŭ instruis aktoradon dum mallonga tempo en la Konservatorio, sed ŝi trovis la sistemon tie tro rigida kaj tradicia. Anstataŭe, ŝi akceptis aspirantajn geaktorojn en sia kompanio, trejnis ilin, kaj uzis ilin kiel nepagatajn figurantojn kaj pormomentajn ludantojn.[139]

Bernhardt vizitas la ruinojn de San Francisco post la tertremo kaj incendio, akompanate de la kritikisto Ashton Stevens (Aprilo 1906).

Bernhardt faris sian unuan amerikan Adiaŭan Turneon dum 1905–1906, la unuan el kvar adiaŭaj turneoj kiujn ŝi faris en Usono, Kanado, kaj Latinameriko, kun siaj novaj manaĝeroj, la fratoj Shubert. Ŝi vekis disputojn kaj gazetaran atenton kiam, dum ŝia vizito al Montrealo en 1905, la romkatolika episkopo instigis siajn sekvantojn lanĉi ovojn al Bernhardt, ĉar ŝi prezentis prostituitinojn kiel simpatiajn rolulojn. La usona parto de la turneo komplikiĝis pro la konkurenco inter la fratoj Shubert kaj la potencega asocio de teatroposedantoj kiu regis preskaŭ ĉiujn el la ĉefaj teatroj kaj operejoj en Usono. Tiu asocio ne permesis al eksterlandaj impresarioj uzi ĝiajn scenejojn. Kiel rezulto, en Teksaso kaj Kansas-Urbo, Bernhardt kaj ŝia kompanio devis ludi sub enorma cirkotendo, kun sidlokoj por 4,500 spektantoj, kaj en Atlanta, Savannah, Tampa, kaj aliaj urboj en sketejoj. Ŝia privata trajno portis ŝin al Knoxville, Dallas, Denver, Tampa, Chattanooga, kaj Salt Lake City, poste al la Okcidenta Marbordo. Ŝi ne povis fari prezenton en San Francisco pro la ĵusa tertremo de 1906, sed ŝi prezentiĝis trans la golfo en la Greka Teatro de la Universitato de Kalifornio en Berkeley, kaj faris deklamadon titolitan A Christmas Night during the Terror (Kristnaska nokto dum la Teroro) por malliberuloj de la prizono San Quentin.[140] Ŝia turneo pluiris al Sudameriko, kie ĝin perturbis pli grava okazaĵo: ĉe la fino de "La Tosca" en Rio de Janeiro ŝi saltis, kiel ĉiam, de la muro de la fortikaĵo por trafi morton en la rivero Tibero. Tiam, tamen, la matraco sur kiun ŝi devis fali estis mislokita. Ŝi falis sur sian dekstran genuon, kiu jam difektiĝis en antaŭaj turneoj. Ŝi svenis kaj estis forportita el la teatro sur brankardo, sed ŝi rifuzis esti traktita en loka hospitalo. Ŝi poste veturis ŝipe de Rio al Novjorko. Kiam ŝi alvenis, ŝia kruro estis ŝvelinta, kaj ŝi devis resti senmova en sia hotelo dum 15 tagoj antaŭ reveni en Francion.[141]

En 1906–1907, la franca registaro finfine atribuis al Bernhardt la Legion de Honoro, sed nur pro ŝia rolo kiel teatra direktoro, ne kiel aktorino. Tamen, la atribuo tiutempe postulis pritakson de la morala nivelo de la premiito, kaj la konduto de Bernhardt estis ankoraŭ konsiderata skandala. Bernhardt malatentis la ofendon kaj plu ludis kaj banalajn kaj disputigajn rolojn. En novembro 1906, ŝi stelulis en La Vierge d'Avila, ou la Courtisane de Dieu, de Catulle Mendes, ludante la rolon de Sankta Tereza, kion sekvis la 27an de januaro 1907 Les Bouffons de Miguel Zamocois, en kiu ŝi ludis la rolon de juna kaj amema mezepoka senjoro.[142] En 1909, ŝi denove ludis la rolon de la 19-jaraĝa Johana de Arko en Le procès de Jeanne d'Arc de Émile Moreau. Francaj gazetoj instigis lernejanojn vidi ŝian personigon de francia patriotismo.[143]

Spite la vundon en sia kruro, ŝi plu turneis ĉiusomere, kiam ŝia propra teatro en Parizo fermiĝis. En junio 1908, ŝi faris 20-tagan turneon en Britio kaj Irlando, prezentiĝante en 16 diversaj urboj.[144] Dum 1908–1909, ŝi turneis en Rusio kaj Pollando. Ŝia dua usona adiaŭa turneo (ŝia oka turneo en Usono) komenciĝis fine de 1910. Ŝi kunportis novan ĉefaktoron, la nederlanddevenan Lou Tellegen, tre bela aktoro kiu modelis por la skulptaĵo L’Éternel Printemps de Auguste Rodin, kaj kiu iĝis ŝia kun-stelulo dum la sekvaj du jaroj kaj ankaŭ ŝia akompananto al ĉiaj okazaĵoj, akceptoj kaj festoj. Li ne estis speciale bona aktoro kaj havis fortan nederlandan akĉenton, sed li estis sukcesa en roloj kiel Hipolito en Phèdre, kie li povis demeti sian ĉemizon kaj montri sian korpon. En Novjorko ŝi kreis plian skandalon kiam ŝi aperis en la rolo de Judaso Iskarioto en Judas de la usona dramaturgo John Wesley de Kay. Ĝi prezentiĝis en la novjorka Globe Theater dum nur unu nokto en decembro 1910 antaŭ ol ĝin malpermesis la lokaj instancoj. Ĝi estis malpermesita ankaŭ en Bostono kaj Filadelfio.[145] La turneo irigis ŝin de Bostono al Jacksonville, tra Misisipio, Arkansaso, Tenesio, Kentukio, Okcidenta Virginio, kaj Pensilvanio, al Kanado kaj Minesoto, kutime laŭ takto de unu nova urbo kaj unu nova prezento ĉiutage.[146]

En Aprilo 1912, Bernhardt prezentis en sia teatro novan produktaĵon Les amours de la reine Élisabeth, romantisman ĝenrisman dramon de Émile Moreau pri la amaferoj de la reĝino Elizabeto la 1-a de Anglio kun Robert Dudley kaj Robert Devereux. Ĝi estis luksa kaj multekosta, sed ĝi estis ekonomia sukceso, kiu daŭris tamen nur 12 prezentojn. Feliĉe por Bernhardt, ŝi kapablis forpagi siajn ŝuldojn per la mono kiun ŝi ricevis el la usona impresario Adolph Zukor por filma versio de la teatraĵo.[147]

Ŝi ekiris al sia tria kaj lasta adiaŭa turneo en Usono en 1913, kiam ŝi estis jam 69-jaraĝa. Ŝia kruro ne tute resaniĝis, kaj ŝi jam ne povis ludi tutan teatraĵon, nur elektitajn aktojn. Ŝi ankaŭ disiĝis de sia kun-stelulo kaj tiama amanto, Lou Tellegen. Kiam la turneo finiĝis, li restis en Usono, kie li iĝis mallonge stelulo de mutaj filmoj, dum ŝi revenis en Francion en majo 1913.[148]

Amputo de kruro kaj milittempaj prezentoj (1914–1918)

Sarah Bernhardt iĝis poezia personigo de la Katedralo Notre-Dame de Strasburgo.

En decembro 1913, Bernhardt atingis plian sukceson per la dramo Jeanne Doré. La 16an de marto 1914 oni faris ŝin Kavaliro de la Legio de Honoro. Spite ŝiajn sukcesojn, al ŝi ankoraŭ mankis mono. Ŝi estis farinta sian filon Maurice direktoro de sia nova teatro, kaj permesis al li uzi la enspezojn de la teatro por pagi siajn hazardludajn ŝuldojn, kio fine devigis ŝin lombardi kelkajn el siaj juveloj por pagi siajn fakturojn.[149]

En 1914 ŝi iris kiel kutime al feritempa ripozado en Belle-Île kun sia familio kaj proksimaj amikoj. Tie, ŝi ricevis la novaĵojn pri la murdo de Arkiduko Franz Ferdinand kaj la komenco de la Unua Mondmilito. Ŝi urĝis reen al Parizo, kiu estis minacata de proksimiĝanta germana armeo. En septembro, Bernhardt ricevis peton de la Ministro pri Milito, ke ŝi translokiĝu al pli sekura loko. Ŝi iris al vilao ĉe la Golfo de Arcachon, kie ŝia kuracisto malkovris ke disvolviĝis gangreno en ŝia vundita kruro. Oni transportis ŝin al Bordozo, kie la 22an de februaro 1915 kirurgo amputis ŝian kruron preskaŭ ĝis la kokso. Ŝi malakceptis la ideon de artefarita kruro, lam-bastonoj aŭ rulseĝo, kaj anstataŭe ŝi estis kutime portata en palankeno laŭ ŝia propra koncepto, kun du longaj teniloj, kiun portis du viroj. Ŝi dekoraciigis la portoseĝon laŭ la stilo Ludoviko la 15-a, kun blankaj flankoj kaj orumitaj ornamaĵoj.[150]

Ŝi revenis al Parizo la 15an de oktobro kaj, spite la perdon de sia kruro, ŝi plu iris sur la scenejon de sia teatro; scenoj estis aranĝitaj tiel, ke ŝi povu resti sidanta aŭ apogata de subtenilo kiu kaŝis ŝian kruron. Ŝi tiel partoprenis en patriota "sceneja poemo" de Eugène Morand nomata Les Cathédrales (La katedraloj), ludante la rolon de la Strasburga katedralo: unue, side, ŝi deklamis poemon; poste, leviĝante sur sia sola kruro, ŝi apogis sin sur la brako de la seĝo kaj deklamis "Ploru, ploru, Germanio! La germana aglo falis en Rejnon!"[151]

Bernhardt aliĝis al trupo de famaj francaj aktoroj kaj veturis al la batalo de Verdun kaj al la batalo de Argonne, kie ŝi ludis por soldatoj ĵus revenintaj el la batalo aŭ irontaj tien. Apogate de kusenoj sur brakseĝo, ŝi deklamis sian patriotan paroladon kiel la Strasburga Katedralo. Alia aktorino ĉeestinta la eventon, Beatrix Dussanne, priskribis ŝian prezenton: "La miraklo denove okazis; Sarah, maljuna, kripla, ankoraŭ unu fojon prilumis homamason per la radioj de sia genio. Tiu malforta kreitaĵo, malsana, vundita kaj senmova, povis ankoraŭ, per la magio de la parolo, re-instigi heroecon en tiuj soldatoj batalllacegaj."[152]

Ŝi revenis al Parizo en 1916 kaj faris du kurtfilmojn pri patriotaj temoj, unu bazitan sur la historio de Johana de Arko kaj alian titolitan Mères françaises (Francaj patrinoj). Poste ŝi enŝipiĝis al sia lasta adiaŭa turneo en Usono. Malgraŭ la minaco de la germanaj submarŝipoj, ŝi trapasis Atlantikon kaj turneis en Usono, prezentante sin en ĉefaj urboj kiel Novjorko kaj San-Francisko. Bernhardt ricevis diagnozon de uremio kaj devis suferi urĝan ren-operacion. Ŝi konvaleskis en Long Beach, Kalifornio, dum kelkaj monatoj, verkante mallongajn rakontojn kaj novelojn por publikigo en francaj gazetoj. En 1918, ŝi revenis al Novjorko kaj enŝipiĝis al Francio; ŝi elŝipiĝis en Bordozo la 11an de Novembro 1918, la tagon kiam estis subskribita la armistico kiu finis la Unuan Mondmiliton.[153]

Finaj jaroj (1919–1923)

Bernhardt en 1922.

En 1920 ŝi rekomencis aktori en sia teatro, kutime ludante unuopajn aktojn de klasikaĵoj kiel Athelée de Racine, kiu ne postulis multe da moviĝo. Por la finaj aplaŭdoj ŝi staris, ekvilibre sur unu kruro kaj gestante per unu brako. Ŝi stelulis ankaŭ en nova teatraĵo, Daniel, kiun verkis ŝia bo-nepo, dramaturgo Louis Verneuil. Ŝi ludis la ĉefan masklan rolon, sed aperis en nur du aktoj. Ŝi prenis tiun teatraĵon kaj aliajn famajn scenojn el sia repertuaro por eŭropa turneo kaj poste por sia lasta turneo en Anglio, kie ŝi faris speciale menditan prezenton por la reĝino Mary, antaŭ turneo tra la britaj provincoj.[154]

En 1921 Bernhardt faris sian lastan turneon tra la francaj provincoj, prelegis pri teatro kaj deklamis poeziaĵojn de Rostand. Poste en tiu jaro,ŝi enscenigis novan teatraĵon de Rostand, La Gloire, kaj en 1922 plian teatraĵon de Verneuil, Régine Arnaud. Ŝi plu ricevis gastojn hejme. Unu el tiaj gastoj, la franca aŭtoro Colette, priskribis kiel al ŝi Bernhardt servis kafon: "La delikata kaj velka mano proponanta la plenigitan tason, la flora azuro de ŝiaj okuloj, tiom junaj ankoraŭ en sia reto de fajnaj linioj, la postula kaj primoka koketemo de la klinita kapo, kaj tiu nepriskribebla deziro ĉarmi, ĉarmi ankoraŭ, ĉarmi ĝis la pordoj de la morto mem."[155]

En 1922 ŝi komencis provludi novan teatraĵon de Sacha Guitry, Un sujet de roman. La nokton de la ĝenerala provludo, ŝi falis kaj komatiĝis dum unu horo, poste vekiĝis kaj diris: "Kiam mi ensceniĝu?" Ŝi konvaleskis dum kelkaj monatoj, kaj ŝia sano pliboniĝis; ŝi ekpreparis novan rolon kiel Kleopatra en Rodogune de Corneille, kaj konsentis fari novan filmon de Sacha Guitry, La Voyante, kontraŭ pago de 10 000 frankoj tage. Ŝi estis tro malforta por vojaĝi, kaj do ĉambro en ŝia domo ĉe Boulevard Pereire estis preparita kiel kina studio, kun scenejo, lumiloj, kaj kameraoj. Tamen, la 21an de marto 1923 ŝi falis denove, kaj neniam refortiĝis. Ŝi mortis pro uremio vespere de la 26a de marto 1923. Laŭ gazetaraj informoj ŝi mortis "pace, sen sufero, en la brakoj de sia filo".[156] La sekvan tagon, 30 000 personoj ĉeestis la funebran ceremonion por omaĝi ŝin, kaj enorma homamaso sekvis ŝian ĉerkon de la preĝejo Saint-François-de-Sales al la tombejo Père-Lachaise, haltante por unu minuto de silento ĉe ŝia teatro.[157] La surskribo sur ŝia tomboŝtono estas la nomo "Bernhardt".[158]

Kariero

Georges Clairin: Sarah Bernhardt kiel Kleopatro

Ŝi estis ne nur unu el la plej famaj aktoroj aŭ entute la plej fama aktoro de Okcidenta Eŭropo. Ŝi estis ankaŭ tre konata kaj populara famulino en Parizo. Ŝi supreniris el la malaltaj tavoloj de la profesio al la plej altaj niveloj inter intelektuloj kaj gravaj potenculoj de tuta Eŭropo de Britio ĝis Rusio. Kiam la unuaj mutaj filmoj aperis, ŝi ankaŭ elprovis sin en tiu medio, sed ŝia mondo ĉiam restis la teatro.

En la jaro 1905 ŝi serioze vundis sian kruron, kiu dek jarojn poste devis esti amputita. Malgraŭ ĉio, ŝi ne interrompis sian karieron, kaj ŝi eĉ ne finis ĝin kiam oni devis porti ŝin sur la scenejon, ĉar ŝi ne plu povis memstare iri. Lastfoje ŝi aperis sur scenejo en 1922.

Geedzeco

En 1882 ŝi edziniĝis al juna oficisto de la greka ambasadejo, Jacques Damala. Li tiam taksis sin sufiĉe lerta kaj profesia por iĝi aktoro kaj sceneja partnero de sia konata edzino. Sarah malfermis por li propran teatron sub la gvidado de sia filo Maurice. Sed la entrepreno restis sensukcesa kaj baldaŭ bankrotis, unuflanke ĉar Damala pro sia greka akĉento sursceneje ridigis la publikon kaj aliflanke, ĉar li financis el la teatra kaso sian pasion pri hazardludoj kaj sian dependecon je morfino. Jam en la jaro de la geedziĝo ili disiĝis, kaj post portempa maldisiĝo kaj denova disiĝo Damala mortis en 1889, 34-jaraĝa, pro sekvoj de la morfinkonsumo.

Stelulino

Georges Clairin: Sarah Bernhardt, oleo sur kanvaso, ĉirkaŭ 1900.

Intertempe Sarah Bernhardt iĝis stelulino, adorata en tuta Eŭropo kaj en Ameriko. Oni taksis ŝin ekscentra, trostreĉita kaj kaprica virino. Ŝi havis multajn amantojn, inter kiuj estis Charles Haas (priskribita de Marcel Proust en sia romano À la recherche du temps perdu), la aktoro Mounet-Sully kaj la pentristo Gustave Doré.

Bernardt kreis al si per sia ekscentreco publikan bildon: per varmaerbalono ŝi supreniris en la ĉielo de Francio kaj vendigis fotojn sur kiuj ŝi kuŝas en ĉerko studante siajn rolojn aŭ dormante. Ŝia loĝejo estis hejmo al tuta menaĝerio de eŭropaj kaj ekzotaj bestoj.

Sarah Bernhardt dividis sian labortempon inter Parizo kaj longaj turneoj[159]. Ŝia talento pri emociiga aktorado ebligis al ŝi esti konvinka kiel granda tragedia aktorino en klasikaj francaj dramoj, sed ankaŭ en modernaj teatraĵoj, kaj eĉ en viraj roloj, kiel ekzemple Hamleto. En sia hejmurbo ŝi gvidis sinsekve plurajn teatrojn, en kiuj ŝi ankaŭ sursceniĝis, kiel ekzemple Théâtre des Nations (la nuna Théâtre de la Ville) ĉe placo Châtelet, kiun ŝi alinomis Théâtre Sarah Bernhardt.

Krom aktorado Sarah Bernhardt verkis memorlibron (Mia duobla vivo) en 1907 kaj per ĝi inspiris multajn aliajn verkistojn, kiel ekzemple Marcel Proust en À la recherche du temps perdu (Serĉante la perditan tempon). Ŝi ankaŭ havis talenton pri pentrarto kaj skulptado.

Vundiĝo

Dum aktorado Bernhardt ofte devis fari saltojn kaj plurfoje falis sur la genuojn. En 1905 en Rio-de-Ĵanejro, dum prezentado de La Tosca de Victorien Sardou ŝi devis salti sursceneje de muro, falis sur najlon kaj grave vundis sian dekstran genuon. Sekve dum multaj jaroj ŝi suferis pro doloroj; evoluis osta tuberkulozo kaj gangreno, kaj fine en 1915 oni devis amputi ŝian dekstran gambon sub la kokso. Sed eĉ post tio ŝi ne forlasis sian laboron kaj aktoris side; ŝi rifuzis porti protezan gambon.

En 1906 ŝi iĝis profesorino ĉe la pariza konservatorio kaj en 1914 membro de la franca Honora Legio.

Signifo

Georges Clairin: Sarah Bernhardt en Théodora, 1902

Sarah Bernhardt estis multflanka aktorino, sukcesa kaj en klasikaj kaj en modernaj - plej ofte francaj - dramoj. Ŝi triumfis kiel Fedra en Phèdre et Hippolyte de Jean Racine, sed ankaŭ en la romantika dramo Ruy Blas kaj kiel Doña Sol en Hernani de Victor Hugo. Oni admiris kaj miris pri ŝi en viraj roloj. En 1899 ŝi ludis Hamleton en la tragedio de Ŝekspiro, en 1901 la dukon de Reichstadt en L’Aiglon ("La Aglido"); Edmond Rostand verkis tiun teatraĵon pri la filo de Napoleono aparte por ŝi.

La centra rolo de ŝia vivo estis tamen La sinjorino de kamelioj – rakonto laŭ gusto de la 19-a jarcento: amo inter amoristino kaj nobela filo de riĉaj burĝoj; la patro ne eltenas la ligon, sekvas disigo, ŝi fine mortas pro ftizo. Aŭtoro de la samnoma romano estis Alexandre Dumas; sursceneje Sarah Bernhardt ludis kaj reludadis ekde 1880 la titolrolon, ĝis maljunego.

En siaj memoraĵoj Sacha Guitry skribis pri ŝi:

Citaĵo
 Madame Sarah jouait un grand rôle dans notre existence. Après notre père et notre mère, c'était assurément la personne la plus importante du monde à nos yeux. […] Que l'on décrive avec exactitude et drôlerie – ainsi que Jules Renard l'a fait dans son admirable Journal – sa maison, ses repas, ses accueils surprenants, ses lubies, ses excentricités, ses injustices, ses mensonges extraordinaires, certes […] mais qu'on veuille la comparer à d'autres actrices, qu'on la discute ou qu'on la blâme, cela ne m'est pas seulement odieux : il m'est impossible de le supporter. […] Ils croient qu'elle était une actrice de son époque. […] Ils ne devinent donc pas que si elle revenait, elle serait de leur époque   Sinjorino Sarah ludis grandan rolon en nia ekzisto. Post niaj patro kaj patrino certege ŝi estis en niaj okuloj la plej grava persono de la mondo. […] Ke oni priskribu kun precizeco kaj humuro – kiel faris Jules Renard en sia admirinda taglibro – ŝian domon, ŝiajn manĝojn, ŝiajn surprizajn akceptojn, ŝiajn kapricojn, ŝiajn ekstravagancaĵojn, ŝiajn maljustaĵojn, ŝiajn eksterordinarajn mensogojn, nu bone […] sed ke oni volu kompari ŝin al aliaj aktorinoj, ke oni diskutu pri ŝi aŭ kulpigu ŝin, tio estas al mi ne nur forpuŝa: ĝi estas por mi neeltenebla. […] Ili opinias, ke ŝi estis aktorino de sia epoko. […] Ili do ne komprenas ke, se ŝi revenus, ŝi estus de ilia epoko. 
— Sacha Guitry, Si j'ai bonne mémoire, Libraire académique Perrin, 1965, p. 112–113

Diversaĵoj

Dum sia tuta vivo Sarah Bernhardt estis tre bone pagata aktorino. Tamen ankoraŭ pli ol ŝi gajnis Joseph Pujol, furzanta artisto. Tiel jam komence de la 20-a jarcento pezis pli popolkulturo ol arto.

Fotaro

Verkoj aŭtoritaj de Bernhardt

  • Dans les nuages, Impressions d'une chaise (1878)
  • L'Aveu, drame en un acte en prose (1888)
  • Adrienne Lecouvreur, drame en six actes (1907)
  • Ma Double Vie (1907)
  • Un Cœur d'Homme, pièce en quatre actes (1911)
  • Petite Idole (1920)
  • L'Art du Théâtre: la voix, le geste, la prononciation, etc. (1923)

Referencoj

  1. Estas ioma necerteco pri la preciza naskodato. Vidu Encyclopedia Brittanica online Tierchant (2009), paĝo 15 kaj Skinner (1967) paĝo 1, kaj suba noto pri naskodato.
  2. Tierchant 2009, pp. 13–14.
  3. Tierchant 2009, pp. 13–14.
  4. Bernhardt 2000, pp. 13–14.
  5. Bernhardt 2000, pp. 13–14.
  6. Tierchant 2009, p. 29.
  7. Gold & Fizdale 1991, pp. 17–20.
  8. Tierchant 2009, pp. 25–26.
  9. Tierchant 2009, p. 28.
  10. Bernhardt 2000, p. 68.
  11. Bernhardt 2000, p. 77.
  12. Bernhardt 2000, p. 77.
  13. Skinner 1967, pp. 22–24.
  14. Bernhardt 2000, pp. 78–85.
  15. Skinner 1967, pp. 25–30.
  16. Bernhardt 2000, pp. 102–103.
  17. Bernhardt 2000, p. 96.
  18. Tierchant 2009, pp. 42–44.
  19. Tierchant 2009, pp. 42–44.
  20. Skinner 1967, pp. 34–35.
  21. Tierchant 2009, pp. 45–46.
  22. En siaj memoraĵoj, Bernhardt donas la 1an de septembro kiel la daton de sia ekkariero.
  23. Skinner 1967, p. 37.
  24. Skinner 1967, p. 37.
  25. Tierchant 2009, p. 47.
  26. Skinner 1967, p. 38.
  27. Monval, Georges (1900). Comédie-française (1658–1900): Liste alphabétique des sociétaires depuis Molière jusqu'à nos jours. Paris: Aux Bureaux de l'Amateur d'autographes. p. 93.
  28. Gold & Fizdale 1991, p. 52.
  29. Bernhardt 2000, p. 135.
  30. Skinner 1967, p. 44.
  31. Bernhardt 2000, p. 135.
  32. Skinner 1967, pp. 42–46.
  33. Skinner 1967, pp. 46–47.
  34. Tierchant 2009, p. 55.
  35. Skinner 1967, p. 48.
  36. Skinner 1967, pp. 47–52.
  37. Tierchant 2009, p. 55.
  38. Skinner 1967, p. 52.
  39. Tierchant 2009, p. 212.
  40. Tierchant 2009, p. 62.
  41. Skinner 1967, p. 54.
  42. Skinner 1967, p. 55.
  43. Skinner 1967, p. 55.
  44. Tierchant 2009, p. 68.
  45. Skinner 1967, pp. 55–58.
  46. Aston, Elaine (1989). Sarah Bernhardt: A French Actress on the English Stage. Oxford: Berg. p. 5. ISBN 0854960198.
  47. Aston, Elaine (1989)
  48. Skinner 1967, p. 64.
  49. Bernhardt 2000, p. 156.
  50. Skinner 1967, pp. 60–61.
  51. Tierchant 2009, pp. 72–73.
  52. Gold & Fizdale 1991, pp. 82–85.
  53. Tierchant 2009, p. 79.
  54. Tierchant 2009, p. 75.
  55. Skinner 1967, pp. 74–78.
  56. Skinner 1967, pp. 74–78.
  57. Tierchant 2009, p. 91.
  58. Skinner 1967, pp. 84–85.
  59. Tierchant 2009, p. 97.
  60. Skinner 1967, pp. 84–85.
  61. Tierchant 2009, p. 98.
  62. Skinner 1967, p. 104-107.
  63. Tierchant 2009, p. 17.
  64. Bernhardt 2000, p. 328.
  65. Skinner 1967, p. 100.
  66. Skinner 1967, pp. 115-117.
  67. Skinner 1967, p. 118.
  68. Skinner 1967, pp. 118–20.
  69. Bernhardt 2000, pp. 351–353.
  70. Skinner 1967, p. 128.
  71. Skinner 1967, pp. 130–133.
  72. Tierchant 2009, p. 144.
  73. Skinner 1967, p. 142.
  74. Tierchant 2009, pp. 148-149.
  75. Skinner 1967, pp. 146–147.
  76. Tierchant 2009, p. 150.
  77. Skinner 1967, pp. 142–145.
  78. Skinner 1967, p. 163.
  79. Sarah Bernhardt ĉe Internet Broadway Database, alirita la 19an de Aprilo 2018.
  80. Silverthorne, Elizabeth (2003). Sarah Bernhardt. Women in the Arts series. Philadelphia: Chelsea House. pp. 77–78. ISBN 0-7910-7458-7.
  81. Skinner 1967, p. 159.
  82. Tierchant 2009, p. 166.
  83. Tierchant 2009, p. 166.
  84. Skinner 1967, pp. 188–196.
  85. Tierchant 2009, p. 174.
  86. Skinner 1967, pp. 198–99.
  87. Tierchant 2009, p. 176.
  88. Skinner 1967, p. 105.
  89. Skinner 1967, pp. 200–202.
  90. Tierchant 2009, p. 186.
  91. Skinner 1967, pp. 206–208.
  92. Skinner 1967, p. 218.
  93. Tierchant 2009, p. 195.
  94. Tierchant 2009, pp. 196–197.
  95. Skinner 1967, pp. 224–226.
  96. Tierchant 2009, p. 202.
  97. Skinner 1967, pp. 228–229.
  98. Tierchant 2009, pp. 210–211.
  99. Skinner 1967, pp. 232–233.
  100. Tierchant 2009, p. 213.
  101. [1]
  102. Tierchant 2009, pp. 210–211.
  103. [ https://fr.m.wikipedia.org/wiki/Boulevard_Pereire]
  104. Tierchant 2009, pp. 214–216.
  105. Tierchant 2009, p. 226.
  106. Skinner 1967, p. 248.
  107. Tierchant 2009, p. 222.
  108. Tierchant 2009, p. 222.
  109. La Tosca rete, alirita la 21an de Aprilo 2018.
  110. Tierchant 2009, p. 226.
  111. Gassner, John; Quinn, Edward (1969). Readers' Encyclopedia of World Drama. Dover Publications. p. 935.
  112. Skinner 1967, p. 145.
  113. Skinner 1967, p. 148.
  114. Gottlieb, Robert (2010). Sarah: The Life of Sarah Bernhardt. London: Yale University Press. p. 121. ISBN 0300192592.
  115. Tierchant 2009, p. 232.
  116. Tierchant 2009, pp. 238–39.
  117. Skinner 1967, p. 252.
  118. Tierchant 2009, p. 242.
  119. Skinner 1967, pp. 252-254.
  120. Skinner 1967, p. 264.
  121. Skinner 1967, pp. 259–260.
  122. Tierchant 2009, p. 234.
  123. Tierchant 2009, p. 277.
  124. Tierchant 2009, p. 278.
  125. Skinner 1967, pp. 262–63.
  126. Robert, Gottlieb (2010). Sarah: The Life of Sarah Bernhardt. Yale University Press. p. 142. ISBN 0300192592.
  127. Skinner 1967, p. 260.
  128. Skinner 1967, p. 261.
  129. Skinner 1967, pp. 260–261.
  130. Tierchant 2009, pp. 287–288.
  131. Tierchant 2009, pp. 238–39.
  132. Tierchant 2009, pp. 239–40.
  133. Skinner 1967, pp. 265-270.
  134. Tierchant 2009, pp. 290–291.
  135. Tierchant 2009, pp. 294–295.
  136. Tierchant 2009, pp. 294–295.
  137. Tierchant 2009, pp. 297–298.
  138. Skinner 1967, p. 294.
  139. Skinner 1967, p. 292.
  140. Skinner 1967, pp. 288-289.
  141. Tierchant 2009, pp. 305–306.
  142. Tierchant 2009, pp. 308–309.
  143. Skinner 1967, pp. 295–96.
  144. Tierchant 2009, p. 310.
  145. von Feilitzsch, Heribert (2012). In Plain Sight: Felix A. Sommerfeld, Spymaster in Mexico, 1908 to 1914. Amissville, VA: Henselstone Verlag LLC. p. 352. ISBN 0985031719.
  146. Tierchant 2009, pp. 317–318.
  147. Tierchant 2009, pp. 318–319.
  148. Tierchant 2009, p. 320.
  149. Skinner 1967, pp. 314–316.
  150. Skinner 1967, pp. 318–320.
  151. Skinner 1967, p. 320.
  152. Skinner 1967, p. 322.
  153. Skinner 1967, pp. 326-327.
  154. Croxton, Arthur (26a de Marto 2011)Sarah Bernhardt in London, best of all possible Samaritans. The Fortnightly Review, fortnightlyreview.co.uk.
  155. Skinner 1967, p. 330.
  156. "Obituary: Mme. Sarah Bernhardt", North-China Herald, 31a de Marto 1923, paĝo 866.
  157. Wilson, Scott. Resting Places: The Burial Sites of More Than 14,000 Famous Persons, 3d ed.: 2 (Kindle Location 3687). McFarland & Company, Inc., Publishers. Kindle Edition.
  158. Skinner 1967, pp. 330–333.
  159. Theater-Zeitung. Artnotoj. Sarah Bernhardt. En: Badener Bezirks-Blatt, 18-an de februaro 1882, p. 6 (interrete legebla ĉe ANNO)

Bibliografio

  • Bernhardt, Sarah (2000). Ma double vie. Paris: LIbretto. ISBN 978-2-7529-0750-9.
  • Gold, Arthurv & Fizdale, Robert (1991). The Divine Sarah: A Life of Sarah Bernhardt. New York: Knopf. ISBN 0394528794.
  • Skinner, Cornelia Otis (1967). Madame Sarah. New York: Houghton-Mifflin.
  • Tierchant, Hélène (2009). Sarah Bernhardt- Madame Quand même. Paris: SW Télémaque. ISBN 978-2-7533-0092-7.

Eksteraj ligiloj


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sarah Bernhardt en la angla Vikipedio.
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.