Cunamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Tertremo de Sendajo en 2011, elaera vido de damaĝo en la regiono Sendajo montranta nigran fumon el naftorafinejo de Nippon Oil Sendai.
Pentraĵo de cunamo far Katsushika Hokusai en 1831. Fone videblas la Monto Fuĵio.
3D cunama ŝajnigo.
3D cunama ŝajnigo.

Cunamo (devenas el 津波 [cunami] - ondego en haveno), aŭ sisma marondego, estas ondego (aŭ serio de ondegoj) kaŭzita de neveteraj agadoj, kiaj submara sismo, grunda terenglito, vulkana agado, meteorŝtono, ktp., kiu okazigas movon de granda volumeno de akvo, ĝenerale en oceano aŭ granda lago. Krom la menciitaj kaŭzoj, menciindas ankaŭ aliaj subakvaj eksplodoj (kiaj eksplodigoj de subakvaj atomaj aparatoj, nome bomboj), rompo de glaĉeroglacimonto, falo de meteorito, satelito aŭ aliaj eksterteraj objektoj kaj aliaj okazigoj el super aŭ sube la akvo, kiuj havas eblon generi cunamon.[1] Malkiel normalaj oceanaj ondoj kiuj estas generataj de ventotajdoj kiuj siavice estas generataj de la gravita pelo fare de la Luno aŭ la Suno, cunamo estas generata de la movadego de akvo.

Cunamaj ondoj ne similas al normalaj marondoj, ĉar ties ondolongo estas multe pli longa. Pli ol aperi kiel rompa ondo, cunamo povas anstataŭ dekomence aspekti kiel rapide supreinranta tajdo, kaj pro tiu tialo ili estas ofte referencataj kiel tajdaj ondoj, kvankam tiu uzado ne estas akceptita de la scienca komunumo ĉar cunamoj ne estas tajdaj nature. Cunamoj ĝenerale konsistas el serio de ondoj kun periodoj kiuj gamas el minutoj al horoj, alvenantaj laŭ tiele nomitaj "ondotrajno".[2] Ondaltoj de dekoj da metroj povas esti generitaj de grandaj okazaĵoj. Kvankam la efiko de cunamoj estas limigitaj al marbordaj areoj, ties detrua povo povas esti enorma kaj ili povas tuŝi tutajn oceanajn basenojn; La cunamo de la Hinda Oceano de 2004 estis inter la plej mortigaj naturaj katastrofoj en la homa historio kun almenaŭ 230,000 personoj mortintaj aŭ malaperintaj en 14 landoj borde de la Hinda Oceano.

La greka historiisto Tucidido sugestis en sia verko de la fino de la 5a jarcento a.K. nome Historio de la Peloponeza Milito, ke cunamoj estas rilataj al submaraj tertremoj,[3][4] sed la kompreno de la cunama naturo restis malmulta ĝis la 20a jarcento kaj ankoraŭ multo restas nekonata. Ĉefaj areoj de nuna esplorado estas la klopodoj determini kial kelkaj grandaj tertremoj ne generas cunamojn dum kelkaj aliaj pli malgrandaj ja generas cunamojn; klopodi akurate antaŭscii la pason de cunamoj tra la oceanoj; kaj ankaŭ antaŭscii kiel cunamaj ondoj interagas kun specifaj marbordoj.

Terminaro

Cunamo

La termino cunamo, internacie ankaŭ "tsunami", estas pruntovorto el la japana cunami 津波, kio signifas "havena ondego". Por la pluralo, oni povas sekvi la propran manieron de ĉiu lingvo aŭ male en la okazo de cunamitsunami subkompreni ke la esperantigo (aŭ alilingvigo) ne tute okazis kaj uzi nevarieblan pluralon kiel en la japana.[5]

Tajda ondo

Cunamaj konsekvencoj en Aceh, Indonezio, Decembro 2004.

Cunamoj estas foje referencataj kiel tajdaj ondoj.[6] Tiu iam-populara termino derivas el la plej ofta aspekto de cunamo, kiu estas tiu de eksterordinara alta tajda kurondo. Kaj cunamoj kaj tajdoj produktas ondojn el akvo kiuj povas veni internen, sed en la okazo de cunamo, la internan movon de akvo povas esti multe pli granda, okazigante impreson de nekredebla alta kaj fortega tajdo. En ĵusaj jardekoj, la termino "tajda ondo" perdis utilon, speciale en la scienca komunumo, ĉar la tialoj de cunamoj havas nenian rilaton kun tiuj de tajdoj, kiuj estas fakte produktitaj de gravita pelo fare kaj de la Luno kaj de la Suno pli ol de movo de akvo. Kvankam la signifoj de "tajda" inkludas ankaŭ "simila"[7] aŭ "havanta formon aŭ trajton de"[8] tajdoj, la uzado de la termino tajda ondo estas malkonsilita kiel evitenda fare de geologoj kaj oceanografoj.

Tertrema marondo

Ankaŭ la termino tertrema marondo estas uzata por referenci al la fenomeno, ĉar la ondoj plej ofte estas generataj de sisma aktiveco kia estas la tertremoj.[9] Antaŭ la popularigo de la uzado de la termino cunamo, sciencistoj kaj fakuloj ĝenerale rekomendis la uzadon de la termino tertrema marondo pli ol tajda ondo. Tamen, same kiel cunamo, ankaŭ tertrema marondo ne estas komplete taŭga kaj ĝusta termino, ĉar aliaj fortoj diferencaj el tertremoj – kiel subakvaj terglitoj, vulkanaj erupcioj, subakvaj eksplodoj, falo de glacio aŭ tero en la oceano, frapegoj de meteoritoj, kaj la vetero kiam la atmosfera premo ŝanĝas tre rapide – povas generi tiajn ondegojn translokigante akvamasojn.[10][11]

Historio

Kvankam Japanio ebla havas la plej longan registritan historion de cunamoj, la terura detruo okazigita de la Tertremo en Hinda Oceano en 2004 markis ĝin kiel la plej detruega de sia tipo en la moderna historio, ĉar ĝi mortigis ĉirkaŭ 230,000 personojn.[12] Ankaŭ la regiono de Sumatro estas alkutimiĝinta al cunamoj, ĉar tie tertremoj de variaj grandoj regule okazas antaŭ la marbordo de la insulo.[13]

Cunamoj estas ofte subkalkulitaj akcidentoj en la Mediteranea Maro kaj en partoj de Eŭropo. De historia kaj kuntempa gravo (rilate al la riskaj ebloj) estas la Lisbonaj tertremo kaj cunamo (kiu estis okazigita de la Azor–Ĝibraltara Faŭlto), la Kalabriaj tertremoj de 1783, el kiuj ĉiu okazigis kelkajn dekojn da miloj de mortoj kaj la Mesinaj tertremo kaj cunamo de 1908. Tiu cunamo okazigis pli ol 123,000 mortojn en Sicilio kaj Kalabrio kaj inter oni enkalkulas ĝin inter la plej mortigaj natura naturaj katastrofoj en la moderna Eŭropo. La Storegga Terglito okazinta en la Norvega Maro kaj kelkaj ekzemploj de cunamoj kiuj frapis kontraŭ la Brita Insularo referencas al terglitoj kaj meteocunamoj hegemonie kaj malpli al tertrem-okazigitaj tajdoj.

Tiom frue kiom el la jaro 426 a.K. la greka historiisto Tucidido pridemandis sin en sia libro Historio de la Peloponezia Milito pri la okazigoj de la cunamoj, kaj estis tiele la unua kiu argumentis, ke la oceanaj tertremoj devas esti la kaŭzo.[14][15]

La kaŭzo, en mia opinio, de tiu fenomeno devas esti serĉarta en la tertremo. Ĉar tiu punkto estis plej violente frapita, la maro retiriĝas, kaj subite revenas kun reduobligita forto, kio okazigas la inundon. Sen tertremo mi ne vidas kiel tia katastrofo povus okazi.[16]

La romian historiisto Amiano Marĉelino (Res Gestae 26.10.15–19) priskribis la tipan sekvencon de cunamo, inklude la dekomencan tertremon, la subitan retiriĝon de la maro kaj la postan gigantan tajdon, post la tertremo de 365 en Kreto detruis la urbon Aleksandrio.[17][18]

Okazigo de cunamo

Submaraj sismoj, kiuj formas fendegon

Cunama ondo ĉe la tajlanda marbordo okaze de la 2004-a Hinda-Oceana Tertremo.

Dum tia sismo, plato de la submara grundo malsupreniras, rilate al alia plato. Tiuokaze, la tuta superanta akvokolono malsupereniras, pro premaj kaŭzoj (subpremantaj ondoj). Sekvas Risorto-fenomeno (la premo-ondo, kiu malsuprenirigis la akvon fakte estas sinsekvo de fortaj / malfortaj premoj), kiu igas la akvon superanta la movintan platon supreniri, kaj malsupreniri plurfoje, kio klarigas la fakton, ke cunamo ofte estas sinsekvo de pluraj ondegoj.

Eksperimento

Oni povas maketigi tiun subpreman ondon submetigante glason en la akvo de iu akvujo (hejma fiŝujo, aŭ ĉiuj aliaj akvujoj, kiuj estas sufiĉe grandaj kaj travideblaj). La glaso devas esti minimume 1 centimetron sub la akvonivelo je la momento, en kiu oni faligas ĝin.). La akvonivelo malsupreniras pro la suba premo kreita, kaj resupreniras pro la "risorta" fenomeno. Oni povas mezuri la grandecon de la ondo per papero (kelkaj centimetroj por ĉiuj flankoj) jam parte metita en la akvon, sur kiun oni desegnadis per fontoplumo. Oni povas montri la ekan nivelon sur la papero, kaj oni povas ĝin kompari kun la plej granda nivelo de la ondo. La inko estas akvumita (tial oni bezonas fontoplumon) ĝis la plej granda nivelo de la ondo... La rezultoj estas tre klare videblaj. Se oni volas pli precizajn mezurojn, oni enmetu en la akvon du aŭ tri gutojn da puriglikvaĵo, tiel oni malkreskigos la supraĵan tension, kiu falsas la mezurojn, kaj tiel oni alproksimiĝos al la realeco (la maketo estas malpli granda fenomeno, do la fortoj devas esti malpli grandaj).

Submara terenglito

Dum submara terenglito, la akvokolono, kiu superas la glitantan terenon ankaŭ estas aspirata per la malpli granda premo kreita.

Meteorŝtonoj

Eta meteorŝtono

Reago de la cunamondo en varia profundeco.

Eta meteorŝtono transdonas sian energion al la akvo, estigante same kiel ĉi supre ejojn da etaj kaj grandaj premoj ktp...

Maketoj eksperimentaj

Oni povas maketigi la fenomenon per faligo de la glaso en la akvon, ĉifoje 1 cm super la akvo. Same oni povas mezuri la ondalton. Ĉifoje, la nivelo estas treege pli alta. Se oni metas la mezurilon en iu angulo de akvujo, oni eble rimarkos, ke la akvo-nivelo estos pli granda ĉe la angulo. Estas fenomeno konata : konverĝado de la ondo al angulo. Oni vidos tiun fenomenon pli profunde poste. Se oni volas ne vidigi tiun altigon de la ondo, oni faligu la glason en iun angulon de la akvujo, sed almenaŭ du centimetrojn for de la du flankoj (se oni tion ne faras, estas problemoj pri refleksado de ondoj sur la flankoj) kaj oni metu la mezurilon en la alia angulo, eble unu centimetron for de la angulo...

Grandega meteorŝtono

Se grandega meteorŝtono hazarde trafus la teron en iu marego, ĝi transdonus sian preskaŭ tutan energion per varmigo de la akvo, kio estigus akvo-kratero. La tuta akvo sufiĉe proksime al la koliziejo gasiĝus. La akvo ĉirkaŭanta tiun krateron plenigus ĝin pro gravito, kio estigus ankoraŭ premondoj... Tre grandega meteorŝtono sufiĉus por estigi ondon grandegan, kiu povus nuligi la tutan homaron (oni povas vidi usonan filmon : Deep Impact, kiu montras sufiĉe precize kio okazus... Estas unu el la plej science ĝustaj filmoj el Holivudo).

Maketoj eksperimentaj

Por maketigi tiun fenomenon, prenu eksplodeblan balonon (ballon de baudruche france). Kaj plenigu ĝin per aero, tiel, ke ĝi povu eniri la akvujon almenaŭ duone. Enigu ĝin en la akvon duone, kaj eksplodigu ĝin per nadlo. Atentu, tiu fenomeno estas tre granda, kaj tutcerte akvo foriros el la akvujo, do ne faru la eksperimenton en salono damaĝebla... Tio montras la fortecon de tia fenomeno.

Disvastigo de cunamo

Cunamŝirmilo en Cu-Ŝi, Japanio.

La cunamo disvastiĝas laŭ la rapideco : r = kvadrata radiko de (g*h), kie g egalas al 9.83 kaj h estas la profundo en la loko, kie la cunamo disvastiĝas. Tiu rapideco povas alproksimiĝi al 1000 km/h. Oni komprenas, ke kiam la profundo malkreskiĝas (alveno apud marbordo), la cunamo malrapidiĝas. Tiun malrapidiĝon akompanas grandigo de la ondo, kiu povas esti tre grava fenomeno. La debeto de la ondo estas konstanta, do la volumeno estas inverse proporcia al la rapideco.

La rapideco sur la marbordo kutime estas ĉe 100 km/h.

Maketoj eksperimentaj

Tiun grandigon de la ondo oni povas maketigi per pluado de grundo supreniranta en la akvujo.

Ĝi devas esti sufiĉe fortika (ne papero), do ligna planko estas sufiĉe bona solvo... Ree faligu la glason en angulon de la akvujo (nur 1 cm super la akvo, aŭ tuŝante la akvon) kaj observu la mezurilon, kiun oni estos metinta en la fora angulo. Ĉifoje, la ondo ja devas kreskiĝi ĉe la angulo. Oni povas konkludi, ke la ondoj konverĝadis al tiu angulo, kie la tri planoj renkontiĝas (du flankoj de la akvujo + la planko, kiu devas preskaŭ tuŝi la akvonivelon de sube, sed ne tute).

Tio klarigas, kial Hilo estas loko, kie cunamoj kelkfoje estas rekordoj...

Pro malrapidiĝo de la ondoj al la alveno en neprofundaj lokoj, la ondoj refraktas kaj difraktas, kaj tre ofte alvenas paralele al la marbordo.

Cunamaltoj

Estas diferencaj terminoj kiuj estas uzataj por priskribi diferencajn karakterojn de cunamoj laŭ ties altoj, kaj ĉiuj el ili estas uzataj por referenci al diferencaj karakteroj de cunamoj.[19][20][21][22]

  • Amplekso, Ondalto, aŭ Cunamalto: Amplekso de Cunamo referencas al alto relativa al la normala marnivelo. Ĝi estas kutime mezurita je marnivelo, kaj ĝi estas diferenca el la the krest-malsuprena alto kiu estas ofte uzata por mezuri alian tipon de ondalto.[23]
  • Flualto, aŭ Inundalto: La alto atingita de cunamio surgrunde super la marnivelo, maksimuma flualto referencas al la maksimuma alto atingita de la akvo super la marnivelo, kiu estas foje registrita kiel la maksimuma alto atingita de cunamo.
  • Fluprofundo: Referencas al la alto de cunamo supergrunde, sen konsidero al la alto de la loko aŭ al marnivelo.
  • (Maksimuma) Akvonivelo: Maksimuma alto super la marnivelo vidita el spuro aŭ akvomarko. Diferenca el la maksimuma flualto en la senco ke ili estas ne necese akvomarkoj je inund- linio/limo.

Avertoj kaj antaŭvidoj

Cunamaverta signalo.

Akvoretiriĝoj povas utili kiel rapida avertilo. Personoj kiuj observas akvoretiriĝojn (multaj survivantoj informis pri akompana suĉosono), povas survivi nur se ili tuj forkuras sur altan grundon aŭ serĉas la suprajn etaĝojn de proksimaj konstruaĵoj. En 2004, dek-jaraĝa knabino Tilly Smith de Surrey, Anglio, en la strando Maiĥao en Phuket, Tajlando, kun siaj gepatroj kaj fratino, kaj ĵus lerninte pri cunamoj en lernejo, diris al sia familio, ke cunamo venu tuje. Ŝiaj gepatroj avertis aliulojn minutojn antaŭ la alveno de la tajdo, savante dekduojn de vivoj. Ŝi sekvis la instruojn de sia instruisto pri geografio, Andrew Kearney.

En la cunamo de la Hinda Oceano en 2004 la retiriĝo ne estis informita en la marbordo de Afriko aŭ en ajnaj orient-frontaj marbordoj kiujn ĝi estis atinginta. Tio okazis ĉar la ondo moviĝis suben en la orienta flanko de la faŭlta linio kaj supren en la okcidenta flanko. La okcidenta batado frapis la marbordon de Afriko kaj aliajn okcidentajn areojn.

Cunamo ne povas esti antaŭdirita, eĉ se la amplekso kaj loko de tertremo estas konata. Geologoj, oceanografoj, kaj sismologoj analizas ĉiun tertremon kaj baze sur multaj faktoroj, decidas ĉu povas aŭ ne povas esti cunamaverto. Tamen, estas kelkaj avertaj signaloj de venonta cunamo, kaj aŭtomataj sistemoj povas havigi avertojn tuj post tertremo akurate por savi vivojn. Unu el la plej sukcesaj sistemoj uzas fundopremajn sensilojn, ligitaj al buoj, kiuj konstante kontrolas la premon de la subkuŝa akvokolono.

Regionoj kun alta cunamorisko tipe uzas cunamavertajn sistemojn por averti la populacion antaŭŭ la ondo atingu la landon. En la okcidenta marbordo de Usono, kiu estas celo de cunamoj el la Pacifika Oceano, avertaj signaloj indikas elirvojojn. En Japanio, la komunumo estas bone edukitaj pri tertremoj kaj cunamoj, kaj laŭlonge de la Japanaj marbordoj la cunamavertaj signaloj estas rememoriloj de naturaj katastrofoj kune kun reto de avertaj sirenoj, tipe sur la pintoj de la klifo de ĉirkaŭaj montetoj.[24]

La Pacifika Cunamaverta Sistemo havs sidejon en Honolulu, Havajo. Ĝi kontrolas la sisman aktivecon de la Pacifika Oceano. Sufiĉe granda tertrema magnitudo kaj alia informaro startigas cunamaverton. Kvankam la subdukciaj zonoj ĉirkaŭ la Pacifiko estas sisma aktivaj, ne ĉiuj tertremoj generas cunamon. Komputiloj helpas en analizo de la cunamorisko de ĉiu tertremo kiu okazas en la Pacifika Oceano kaj en la apudaj teramasoj.

Kiel rekta rezulto de la Hindoceana cunamo, oni entreprenis pritaksadon de la cunama minaco ĉe ĉiuj marbordaj areoj fare de la naciaj registaroj kaj de la Katastrofevita Komitato de la Unuiĝintaj Nacioj. Cunamaverta sistemo estas instalata en la Hindia Oceano.

Unu el la profundakvaj buoj uzataj en la DART cunamaverta sistemo.

Komputila ŝajnigo povas antaŭdiri cunamalvenon, kutime minutojn post la alventempo. Fundopremaj sensiloj povas akiri informon en reala tempo. Baze sur tiuj premolegoj kaj alia sisma informaro kaj la formo de la fundo (batimetrio) kaj la marborda topografio, la modeloj ĉirkaŭkalkulas la amplitudon kaj la alton de la ondo de la alproksimiĝanta cunamo. Ĉiuj landoj de la Pacifika Bordo kunlaboras en la Cunamaverta Sistemo kaj plej regule praktikas evakuon kaj aliajn koncernajn procedurojn. En Japanio, tia preparado estas deviga por la registaro, por la lokaj aŭtoritatoj, por urĝaj servoj kaj por la populacio.

Kelkaj zoologoj hipotezas ke kelkaj animalaj specioj havas kapablon senti subsonajn ondojn Rayleigh el tertremo aŭ cunamo. Se tio pravas, kontroli ilian kutimaron povus havigi antaŭan averton pri tertremoj, cunamoj ktp. Tamen, la pruvaro pri tio estas ankoraŭ polemika kaj ne estas amplekse akceptita. Estas sensubstancaj postuloj pri tio ke dum la Lisbona tertremo kelkaj animaloj fuĝis al pli alta grundo, dum multaj aliaj animaloj en la samaj areoj dronis. La fenomeno estis ankaŭ notita fare de amaskomunikilaj fontoj en Srilanko en la Tertremo en Hinda Oceano en 2004.[25][26] Eble kelkaj animaloj (ekz., elefantoj) povus esti aŭdintaj la sonojn de cunamo kiam tiu alproksimiĝis al la marbordo. La reago de la elefantoj estis foriri el la alproksimiĝanta bruo. Kontraste, kelkaj homoj iris surstranden por esplori kio okazas kaj multaj dronis kiel rezulto.

Laŭlonge de la okcidenta marbordo de Usono, aldone al sirenoj, avertoj estas sendataj per televido kaj radio tra la Nacia Veterservo, uzante la Urĝalertan Sistemon.

Prognozo de cunamataka probableco

Kunihiko Ŝimazaki (Universitato de Tokio), grava membro de la Tertremesplora Komitato de la Stabanejo por Tertrema Esplorpromocio en Japanio, menciis ideon por institui sistemon de publika edukado rilate al la probableco de cunamorisko; tia sistemo estis anoncita de Shimazaki en la Japana Nacia Gazetara Klubo en Majo 2011. La prognozo inkludus detekton por media risko, inklude proponitan cunamalton, danĝerajn areojn frapeblaj de cunamoj, kaj ĝenerala probableco de okazigo. La prognozo integrus la sciencan sciaron de ĵusa interdisciplineco kun informaro arigita el la sekvo de la tertremo kaj cunamo de 2011 de Tōhoku. Pri tiu anonco, oni organizis planon realigotan por 2014; tamen, fidinda prognozo pri probableco de tertremoj kaj cunamoj ankoraŭ ne estas disponebla. Ŝimazaki agnoskis ke, konsiderinte la nunan literaturon pri la temo, la cunamprobablecaj avertoj estas ĝuste pli malfacile antaŭdireblaj ol la propra tertremriska probableco.

Mildigado

Tempo de antaŭeniro de la cunamo post la Tertremo de Sendajo en 2011 laŭ NOAA.

En kelkaj cunam-inklinaj landoj, oni entreprenis mezurojn de inĝenierado pri tertremoj por malpliigi la damaĝon okazigitan en la marbordo.

Japanio, kie komencis la cunama scienco kaj reagaj mezuroj post katastrofo en 1896, produktis pli kaj pli prilaboritajn kontraŭmezurojn kaj reagoplanoj.[27] La lando estis konstruinta multajn cunamomuregojn de ĝis 12 m altajn por protekti troloĝatajn marbordajn areojn. Aliaj lokoj estis konstruintaj elir-kluzojn de ĝis 15.5 m altajn kaj kanalojn por redirekti la akvon el venonta cunamo. Tamen, ties efektiveco estis pridemandita, ĉar cunamoj ofte superigas la barierojn.

La atomkatastrofo de Fukuŝima-Dajiĉi estis rekte okazigita de la Tertremo de Sendajo en 2011, kiam ondoj superis la alton de la marmuro de la atomcentralo.[28] La Gubernio Iŭate, kiu estas areo de alta risko el cunamoj, havis cunambarierajn murojn de totale 25 km longo je marbordaj urboj. La cunamo de 2011 superis pli ol duono de la muroj kaj okazigis katastrofan damaĝon.[29]

La cunamo de 1993 kiu frapis la urbon Okuŝiri en la gubernio Hokajdo en la nordo de Japanio, je du al kvin minutoj de la tertremo de la 12a de Julio, kreis ondojn tiom altaj kiom ĝis 30 m — kiel 10-etaĝa konstruaĵo. La havenurbo de Aonae estis komplete ĉirkaŭita de cunamomuro, sed la ondoj forbalais super la muro kaj detruis la lign-enkadritajn structurojn de la areo. La muro eble sukcesis malrapidigi kaj moderi la alton de la cunamo, sed ĝi ne evitis ĉefan detruon kaj perdojn de vivo.[30]

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Barbara Ferreira (17a de Aprilo, 2011). "When icebergs capsize, tsunamis may ensue". Nature. Alirita 2011-04-27.
  2. Fradin, Judith Bloom kaj Dennis Brindell (2008). Witness to Disaster: Tsunamis. Witness to Disaster. Washington, D.C.: National Geographic Society. pp. 42, 43. [1] alirita la 5an de Majo 2016
  3. Tucidido: “A History of the Peloponnesian War”, 3.89.1–4 [2] Alirita la 5an de Majo 2016.
  4. Smid, T. C. (Aprilo 1970). 'Tsunamis' in Greek Literature. Greece & Rome 17 (2a eld.). pp. 100–104.
  5. [a. Jap. tsunami, tunami, f. tsu hveno + nami ondoj.—Oxford English Dictionary]
  6. Definition of TIDAL WAVE. Alirita 3a de Novembro 2016.
  7. "Tidal", The American Heritage Stedman's Medical Dictionary. Houghton Mifflin Company. 11a de Novembro 2008.Dictionary.reference.com
  8. -al. (n.d.). Dictionary.com Unabridged (v 1.1). 11a de Novembro, 2008, Dictionary.reference.com
  9. Seismic Sea Wave – Tsunami Glossary. Alirita 3a de Novembro 2016.
  10. tsunamis. Alirita 3a de Novembro 2016.
  11. . Joint Australian Tsunami Warning Centre. Alirita 3a de Novembro 2016.
  12. Indian Ocean tsunami anniversary: Memorial events held 26a de Decembro 2014, BBC News
  13. The 10 most destructive tsunamis in history |date=2013-12-04, Australian Geographic, 16a de Marto, 2011.
  14. Tucidido: “Historio de la Peloponezia Milito”, 3.89.1–4
  15. SMID, T. C.. (Aprilo 1970) Tsunamis' in Greek Literature, 2‑a eldono '17, p. 100–104.
  16. Tucidido: “Historio de la Peloponezia Milito”, 3.89.5
  17. (2004) “Ammianus and the Great Tsunami”, The Journal of Roman Studies 94 (141), p. 141–167. doi:10.2307/4135013. 
  18. Stanley, Jean-Daniel & Jorstad, Thomas F. (2005), "The 365 A.D. Tsunami Destruction of Alexandria, Egypt: Erosion, Deformation of Strata and Introduction of Allochthonous Material"
  19. Tsunami Glossary
  20. Tsunami Terms
  21. 津波について
  22. 津波の高さの定義
  23. Cunama Amplekso
  24. Chanson, H.. (2010) Tsunami Warning Signs on the Enshu Coast of Japan 78. Shore & Beach, p. 52–54.
  25. Lambourne, Helen, "Tsunami: Anatomy of a disaster", BBC, 2005-03-27.
  26. Kenneally, Christine, "Surviving the Tsunami: What Sri Lanka's animals knew that humans didn't", Slate Magazine, 2004-12-30.
  27. Journalist's Resource: Research for Reporting, from Harvard Shorenstein Center. Content.hks.harvard.edu (2012-05-30). Alirita 2012-06-12.
  28. Phillip Lipscy, Kenji Kushida, kaj Trevor Incerti. 2013. "The Fukushima Disaster and Japan’s Nuclear Plant Vulnerability in Comparative Perspective". Environmental Science and Technology 47 (Majo), 6082–6088.
  29. Fukada, Takahiro. "Iwate fisheries continue struggle to recover", ' The Japan Times ', 21a de Septembro 2011, paĝo 3. Kontrolita 2016-09-18.
  30. George Pararas-CarayannisThe Earthquake and Tsunami of July 12, 1993 in the Sea of Japan/East Sea. Alirita 2016-09-18.

Referencoj

Bibliografio

  • Boris Levin, Mikhail Nosov: Physics of tsunamis. Springer, Dordrecht 2009, ISBN 978-1-4020-8855-1.
  • Kontar, Y. A. et al.: Tsunami Events and Lessons Learned: Environmental and Societal Significance. Springer, 2014. ISBN 978-94-007-7268-7 (print); ISBN 978-94-007-7269-4 (eBook)
  • Kristy F. Tiampo: Earthquakes: simulations, sources and tsunamis. Birkhäuser, Basel 2008, ISBN 978-3-7643-8756-3.
  • Linda Maria Koldau: Tsunamis. Entstehung, Geschichte, Prävention, (Cunamoj, disvolvigo, historio kaj prevento) C.H. Beck, Munich 2013 (C.H. Beck Reihe Wissen 2770), ISBN 978-3-406-64656-0 (in German).
  • Walter C. Dudley, Min Lee: Tsunami! University of Hawaii Press, 1988, 1998, Tsunami! University of Hawai'i Press 1999, ISBN 0-8248-1125-9, ISBN 978-0-8248-1969-9.

Eksteraj ligiloj