Humuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Disambig-dark.svg Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun humoro.

Humuro estas komika esprimmaniero, vekanta gajon kaj ridemon. Ofte ĝi baziĝas sur ironio, ŝajnigante seriozecon ĉe absurdaĵoj, sur kontrasto inter laŭdaj kaj mallaŭdaj esprimoj, preskaŭ ĉiam ĝi efikas per surprizo. Humuron utiligas satiroj, anekdotoj, komedioj, amuzaj libroj kaj filmoj, ŝercoj. Humuro povas esti akre sarkasma, sed ne noce malica.

La vorto devenas el la latina "humor" (= humido), ĉar la antikvuloj kredis, ke la korpaj sukoj kaŭzas agrablan kaj malagrablan staton de la menso, do bonan kaj malbonan humoron.

Konataj estas la humuro de Mark Twain, la nigra humuro de Jonathan Swift, la angla humuro, la humuro de la gabrovanoj, ktp.

Atentinda lingva noto

Atentu: En moderna Esperanto humuro kaj humoro estas apartaj nocioj - kontraste al la unuaj jardekoj de la lingvo kiam humoro reprezentis ambaŭ nociojn.

Nigra humuro

Oni nomas 'nigra humuro' tian humuron, kiu baziĝas sur normale neridindaj faktoj aŭ situacioj, kiel morto, malsano, senlaboreco, labora ekspluatado, misfortuno ktp. Se ĝi ne malrespektas kruele aliajn personojn (kiel en la okazo de rasismajmaĉismaj ŝercoj), nigra humuro povas esti eĉ tre bona maniero psike sin defendi kontraŭ deprimiĝo, depresio kaj eventuale ankaŭ sinmortigo.

Ekzemple, en la kebekia filmo "La barbaraj invadoj", de Denys Arcand, la ĉefrolulo, malsana je kancero, kuŝante sur la lito de hospitala skanilo diras al sia filo:

"Sur skanon kristnaske, en tombon paske" (france: "Noël au scanner, Pâques au cimetière")

Superrealisma humuro

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Superrealisma humuro.

Superrealisma humuro (ankaŭ konata kiel absurda humuro), aŭ surrealisma komedio, estas formo de humuro antaŭvidita pri diskutitaj malobservoj de kaŭzaj rezonadoj, produktante eventojn kaj kondutojn, kiuj evidente estas neleĝaj. Konstruoj de superreala humuro inklinas impliki bizarrajn apudmetojn, ne-sekvencojn, neraciajn aŭ absurdajn situaciojn kaj esprimojn de sensencaĵoj.

La humuro ŝprucas de subversio de atendoj de la spektantaro, tiel ke amuzo estas bazita en neantaŭvidebleco, aparta de logika analizo de la situacio. La humuro derivita ricevas sian alvokon pro la fakto, ke la situacio priskribita estas tiel ridinda aŭ neprobabla. La ĝenro havas radikojn en superrealismo en artoj.

Festivaloj

Komparu kun

humoro, spritaĵo, rido, ŝerco, ironio, satiro, moko, parodio, karikaturo, ciniko

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj