Helpo:Prononcindiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Ĉi tiu paĝo klarigas kiel legi la Esperantajn prononc-indikojn ofte uzatajn en la Vikipedio.

HTML tooltip.png

7

Esperanta prononc-indiko

La Esperanta prononc-indiko estas proksimuma (eĉ eble malĝusta, se ekzemple temas pri tonaj lingvoj). Tamen, ekzakte pro tio, ĝi estas pli facile legebla por homoj, kiuj povas legi Esperanton, sed ne IFA-indikon. Jen la reguloj:

  • Ĉiu litero estas legata kiel en Esperanto. H estas uzata por indiki elspiran sonon (do ch estas c kun forta elspiro, ne «ĉ»).
  • Majuskloj (aŭ kelkfoje grasaj literoj) montras la akcentitan silabon.
  • Dupunkto montras ke la antaŭa litero prononciĝas longe.
  • Superskribita n montras ke la antaŭa vokalo prononciĝas naze.
  • Diftongoj kelkfoje montriĝas per superskribo de la duonvokalo.
  • Punkto aŭ streketo markas silablimon, paŭzeton k. s.
  • Kursiva litero montras, ke temas pri sono, kiu ne ekzistas en Esperanto, sed kiu estas simila al la Esperanta sono de la kursiva litero.

Ekzemploj

Jen kelkaj ekzemploj, kiuj montras la ekzaktan IFA-prononcindikon apud la faciliga Esperanta indiko:

  • Skribo: Los Angeles (angle), Esperanta prononcindiko: [loSENĝeles], IFA-prononcindiko: [lɒsˈændʒələs]
  • Skribo: Goethe (germane), Esperanta prononcindiko: [GEte], IFA-prononcindiko: ['ɡøːtʰə]
  • Skribo: 평양 (Pjongjango) (koree), Esperanta prononcindiko: [pjongjang], IFA-prononcindiko: [pʰjɔŋjaŋ]
  • Skribo: Nauro, Esperanta prononcindiko: [naUru], IFA-prononcindiko: [nɑːˈuːruː]

Vidu ankaŭ