Gaziantep

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Situo
Panoramo de Gaziantep
Fortikaĵo de Gaziantep
Larĝa strato en Gaziantep (2003)

Gaziantep ('Aintab) estas urbo en sudorienta Anatolio, Turkio, kun ĉ. 1,25 milionoj da loĝantoj. Ĝi estas samtempe ĉefurbo de la provinco Gaziantep kaj sesa plej granda urbo de Turkio.

Nomo

La nomo Gaziantep estas duparta: Gazi signifas diskutanto kaj Antep - venas el la araba ʿayn ṭayyib - signifas bona fonto. Gazi estis aldonita al Antep en 1921 en epoko de la Turka Sendependeca Milito, je decido de la Nacia Asembleo, post ribelo de la loĝantoj kontraŭ la francaj okupantoj.

Historio

La urbon regis en la antikvo Hititoj, asiroj kaj ĝi estis centro de la pistacia kultivado. En la centro de la urbo staras fortikaĵo, kiu estis renovigita en la 6-a jarcento, fare de la bizancanoj.

La urbon konkeris Saladin en 1183 dum la militiro. Ĝi restis en osmana posedo, la francaj trupoj sensukcese provis okupi ĝin dum la unua mondmilito.

Ekonomio

Gaziantep estas - inter aliaj - sidejo de Cimko, unu el la plej grandaj konstrumateriala kaj cementa produktanto de Turkio.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Esperanto en Gaziantep

En 2012 okazis en tiu urbo la Mezorienta Esperanto-Kunveno.

Vidu ankaŭ