Barato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Noto: Ne konfuzu ĝin kun Papuo-Barato, aŭ kun hinda subkontinento, kiun oni same kiel Baraton foje nomas Hindujo.

भारत गणराज्य
Bhārat Gaṇarājya
Barato
Barata Unio, Barata Respubliko, Hindio, Hindujo, Hinda Unio, Hinda Respubliko

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Ĝana Gana Mana
Nacia devizo: Satyameva jayate (सत्यमेव जयते)
Nur vereco triumfas
India (orthographic projection).svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Nov-Delhio
Oficiala(j) lingvo(j) hindia lingvo, angla lingvo
Ĉefa(j) lingvo(j) hindia lingvo, hindia lingvo, angla lingvo, angla lingvo
Plej ofta(j) religio(j) hinduoj (80,46%), islamanoj (13,43%), kristanoj (2,34%), siĥoj (1,87%), budhistoj (0,77%), ĝainistoj (0,41%), aliaj (0,72%)
Areo
 % de akvo
3.287.590 km²
9,5 %
Loĝantaro 1 339 180 127
Loĝdenso 324 loĝ./km²
Horzono UTC+05:30
Interreta domajno .in
Landokodo IND
Telefona kodo +91
Plej alta punkto Kangchenjunga
Plej malalta punkto Kuttanad
Politiko
Politika sistemo federacia respubliko
Ŝtatestro Ram Nath Kovind
Nacia tago 26-a de januaro 1950 (respubliko)
Sendependiĝo 15-a de aŭgusto 1947
Ekonomio
Valuto barata rupio (INR)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Federacio Esperanto de Barato
v  d  r
Information icon.svg

Barato (ankaŭ skribita Bharato aŭ konata kiel Hinda Unio, hindie भारत गणराज्य [barat ganaraĝja] Pri tiu ĉi sono aŭskulti, respektive Respubliko Barato), estas federacia ŝtato en Suda Azio sur hinda subkontinento ĉe la Hinda Oceano. Ĝi estas la sepa plej granda lando laŭ areo, la dua plej loĝata lando (kun ĉirkaŭ 1.2 mil milionoj de personoj), kaj la plej loĝata tutdemokratia lando en la mondo. Ĝi limas kun la Hinda Oceano sude, kun la Araba Maro sudokcidente, kaj la Golfo de Bengalo en sudoriento. Ĝi kunhavas landlimojn kun Pakistano okcidente;[1] Ĉinio, Nepalo, kaj Butano nordoriento; kaj Birmo kaj Bangladeŝo oriente. En la Hinda Oceano, Barato estas najbara de Srilanko kaj Maldivoj. La insuloj Andamanoj kaj Nikobaroj de Barato kunhavas maran limon kun Tajlando kaj Indonezio.

La Hindia subkontinento estis hejmo de la urba Induso-civilizacio de la 3a jarmilo a.K.E. — unu el la plej fruaj civilizoj de la mondo.[2] En la venonta jarmilo, la plej aĝaj skribaĵoj asociaj kun Hinduismo ekkomponiĝis. Grandskala urbanizado okazis sur la valo de la rivero Gango en la unua jarmilo a.K.E. kio kondukis al Mahajanapado, kaj aperis kaj Budhismo kaj Ĝainismo. Plej fruaj politikaj plifirmiĝoj okazis dum la Maŭrja kaj la Gupta imperioj; la postaj duoninsulaj Mezaj Regnoj influis super kulturoj tiom for kiom ĝis Sudorienta Azio. En la mezepoko, alvenis Judismo, Zoroastrismo, Kristanismo, kaj Islamo, kaj aperis ankaŭ Siĥismo, ĉiuj el kiuj aldonis al la mondoregiono diversajn kulturojn. Multo el la nordo falis al la Delhia Sultanlando; la sudo estis unuigita sub la Viĝajanagara imperio. La lando estis unuigita en la 17a jarcento fare de la Mogola Imperio. En la 18a jarcento, la subkontinento venis sub la Maratha Imperio kaj en la 19a jarcento sub la Brita Orienthinda Kompanio, kio poste ŝanĝiĝis al Britkrona regado. Naciisma movado aperis en la fino de la 19a jarcento, kio poste, sub Mahatma Gandhi, famiĝis pro la propagando por neviolenta rezistado kaj kondukis al la sendependeco en 1947.

En 2017, la ekonomio de Barato estis la sesa plej granda laŭ MEP kaj la tria plej granda laŭ akirpova komparo.[3] Post ekonomiaj reformoj baze sur merkatoj en 1991, Barato iĝis unu el la plej rapide kreskantaj ĉefaj ekonomioj kaj estas konsiderata ĵus industriita lando. Tame ĝi plue fronta defiojn pro malriĉeco, korupto, malsufiĉa nutrado, kaj netaŭga publika sansistemo. Kiel ŝtato kun atomarmiloj kaj mondoregiona potenco, ĝi havas la duan plej grandan armeon en la mondo kaj rangas la kvina laŭ militarmea elspezo inter ŝtatoj. Barato estas federacia respubliko regata laŭ parlamenta reĝimo kaj konsistas el 29 subŝtatoj kaj 7 unuigaj teritorioj. Barato estas ampleke agnoskata pro sia ampleksa kinarto, riĉa kuirarto kaj fekundega naturo kaj vegetaĵaro. Ĝi estas plurisma, multlingva kaj mult-etna socio kaj estas ankaŭ hejmo al diverseco de naturo en vario de protektitaj habitatoj. Barato estas membro de ASEAN Plus Tri.

La nomo Barato

La nomo Barato havas la saman signifon kiel Hinda Unio. La vorto Hindujo (aŭ Hindio) aliflanke havas neklaran signifon – legu pli pri tio en la artikolo Hindujo. La plej multaj barataj esperantistoj preferas la vorton Barato por la ŝtato, tiel konservante la vorton Hindujo por la historia signifo de Brita Hindujo aŭ por la tuta hinda subkontinento, kiu entenas krom Barato ankaŭ Bangladeŝon, Butanon, Nepalon kaj Pakistanon. Tiun sintenon kunhavas multaj nebarataj esperantistoj.

Historio

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Barato.

La lando estis unuigita la unuan fojon fare de Aŝoko (proksimume 273 - 232 a.K.E.), sed baldaŭ ĝi disfaliĝis en vicon da ŝtatoj kaj post periodo de unuiĝo, almenaŭ de norda parto de la lando dum la unuaj regantoj de dinastio Guptovanoj (320 - 414), okazis ekde la 5-a jarcento nova diseriĝo. En la 8-a jarcento la parto de la norda Barato estis islamigita. Denove unuigis la landon nur unuaj regantoj de dinastio de Grandaj Mughaloj.

Oni povus diri ke tiu historio de la hinda subkontinento antaŭ la 20-a jarcento estis komuna al la tuta Hindio kaj respektive al ĉiuj ŝtatoj eliĝintaj el la disfalo de la kolonia imperio nomata Brita Hindio en la fino de la 19a jarcento. Grava okazaĵo de tiu epoko estis la tiel nomata Ribelo de Sipajoj.

Sendependa Barato

Gandhi kaj Nehru en 1929.

Post antaŭaj tiudirektaj luktoj kaj partopreno de hindia soldataro en la Dua Mondmilito la 15an de aŭgusto de 1947 Barato sendependiĝis de Britio. Unu el la plej influaj gravuloj de tiu periodo estis Mohandas Karamchand Gandhi, kiu post helpi decidege tiun sendependecon estis mortigita de fanatika hinduo. Post la sendependiĝo eksplodis teruraj malfacilaĵoj inter hindiaj islamanoj kaj hinduistoj, kio igis la dispartigon de la lando en du: nome la nuna Barato kaj Pakistano, tiam dividita en du zonoj, la okcidenta (nuna Pakistano) kaj la orienta (nuna Bangladeŝo).

Dum granda parto de sia historio, Barato estis regita de la partio Barata Nacia Kongreso. Ĝi estis fondita multe antaŭ la sendependeco de la lando, kaj estis dum longa tempo konsiderata kvazaŭ simbolo de tiu ĉi. Ĝi estis dum longa tempo estrata de anoj de la familio Nehru-Gandhi, tio estas, de la unua ĉefministro Jawaharlal Nehru, lia filino Indira Gandhi, kaj ties filoj Rajiv kaj Sanjay, bofilino Sonia kaj nepoj. Al Nehru sekvis Gulzarilal Nanda. Dume estis la prezidentoj de Barato Rajendra Prasad kaj Sarvepalli Radhakrishnan.

Indira Priyadarshini Gandhi plej konata kiel Indira Gandhi estis ĉefa reganto de la lando ekde la 19a de januaro de 1966 ĝis la 24a de marto de 1977, kaj ekde la 14a de januaro de 1980 ĝis sia morto en la 31a de oktobro 1984. Ŝi estis la ununura filino de Jawaharlal Nehru, la unua Ĉefministro de Barato. Ŝi havis la saman familinomon "Gandhi" sed ŝi ne estis parenco de Mahatma Gandhi). Dum sia epoko, ŝi estis unu el la plej gravaj registoj tutmondaj (kaj unu el la malmultaj registinoj) kaj tiam Barato estis unu el la plej gravaj landoj de la Movado de Nealiancitaj Landoj.

La Barata Nacia Kongreso regis la centran registaron preskaŭ seninterrompe ĝis 1977. Inter tiu jaro kaj 1980, koalicio estrata de la Janata Partio venkis en la balotoj. Nova malvenko de la Kongreso okazis en 1989, fare de la Janata Dal, kiu nur konservis la povon dum du jaroj.

Inter 1996 kaj 1998, ekzistis pluraj ŝanĝoj, kun venko unue de la dekstra hindunaciisma partio Baratija Janata Partio (BJP) kaj poste de la maldekstra koalicio Unuiĝinta Fronto. En 1998, la BJP formis la nacian Demokratan Aliancon kun aliaj lokaj partioj, kaj regis dum la tuta 5-jara periodo.

Manmohan Singh kun la Usona Prezidento Barack Obama en la Blanka Domo.

En la balotoj de 2004, la Kongreso, estrita de Sonia Gandhi, venkis surprize, kaj, apogite de pli malgrandaj maldekstraj partioj, sukcesis formi registaron. La 22-an de majo de 2004, la siko Manmohan Singh de la Barata Nacia Kongreso, estis nomumita ĉefministro de Barato.

Komence de la 21-a jarcento Barato estas kun Ĉinio unu el la plej gravaj landoj de la disvolviĝanta Azio pro siaj teritoria amplekseco, siaj enormaj loĝantaroj kaj la pezo de siaj ekonomioj.

En la areo de Kaŝmiro okazis jam multaj konfliktoj kaj militoj, kiel la Barat-Pakistana Milito de 1965. Tiu estis kulmino de bataleto kiu okazis inter Aprilo 1965 kaj Septembro 1965 inter Pakistano kaj Barato. La konflikto ekis post la Operaco Ĝibraltaro fare de Pakistano, kiu celis enfiltri fortojn en Ĝamuo kaj Kaŝmiro por stimuli ribelon kontraŭ la regado fare de Barato. Barato reagis per lanĉo de tut-skala milita atako en Okcidenta Pakistano. Tiu dekseptaga milito okazigis milojn da perdoj ambaŭflanke kaj estis atestilo de la plej granda engaĝiĝo de armitaj vehikloj kaj de la plej granda tanka batalo ekde la Dua Mondmilito. Alfrontoj inter la du ŝtatoj finis post Unuiĝintaj Nacioj ordonis batalĉeson deklarita post la diplomata interveno fare de Sovetunio kaj Usono, kaj la sekva proklamo de la Taŝkenta Deklaro.

Geografio

Map of India. Most of India is yellow (elevation 100–1000 m). Some areas in the south and mid-east are brown (above 1000 m). Major river valleys are green (below 100 m).
Topografia mapo de Barato.

Barato situas ĉe la Hinda Oceano, kaj havas ĉirkaŭ 7000 kilometrojn longan marbordon. Ties loko estas en koordinatoj 20 No, 77 Or (sudcentra Azio) kaj ties areo estas de 2.973.190 km², el kiuj estas semotaŭgaj ĉirkaŭ 56%.

Barato estas la kerno de la Hinda subkontinento, sur la Hindia plato, kaj parto de la Hind-Aŭstralia Plato.[4] La difinaj geologiaj procezoj de Barato ekis antaŭ 75 milionoj da jaroj kiam la Hindia plato, poste estis parto de la suda superkontinento Gondvano, ekis nordorientan drivon okazigitan ĉar la margrundo disiĝis sudokcidenten kaj poste, suden kaj sudorienteen.[4] Samtempe, la vasta Tetisa oceana krusto, je sia nordoriento, ekiris sub la Eŭrazia plato.[4] Tiuj duoblaj procezoj, drivitaj per konvekcio en la Termantelo, kaj kreita de la Hinda Oceano kaj kaŭzis ke la Hindia kontinenta terkrusto fine enŝoviĝis sub Eŭrazio kaj levigis Himalajon.[4] Tuj sude de la leviĝinta Himalajo, platomovado kreis ampleksan tranĉeon kiu rapide pleniĝis per river-borda sedimento[5] kaj nune konstituas la Indus-Gangan Ebenaĵon.[6] Eltranĉita el la ebenaĵo pere de la Aravali-Montaro kuŝas la Dezerto Tar.[7]

La origina Hindia plato survivas kiel duoninsula Barato, nome la plej aĝa kaj geologie plej stabila parto de Barato. Ĝi etendas tiom for norden kiel ĝis la Satpura kaj Vindhya-Montaroj en centra Barato. Tiuj paralelaj montaroj etendas el la marbordo de la Araba Maro en Guĝarato en la okcidento de la karbo-riĉa Ĉotanagpur-Altebenaĵo en Ĝarkhando oriente.[8] Sude, la cetera duoninsula teramaso, nome la Dekkana Altebenaĵo, estas flankigitas kaj okcidente kaj oriente pere de marbordaj teritorioj konataj kiel la Okcidentaj Ghatoj kaj la Orientaj Ghatoj;[9] la altebenaĵo enhavas la plej malnovajn rokformaĵojn, kelkaj el kiuj ĉirkaŭ unu mil milionoj da jaroj. Tiele konstitutita, Barato kuŝas norde de ekvatoro inter 6° 44' kaj 35° 30' de norda latitudo[10] kaj 68° 7' kaj 97° 25' de orienta longitudo.[11]

A shining white snow-clad range, framed against a turquoise sky. In the middle ground, a ridge descends from the right to form a saddle in the centre of the photograph, partly in shadow. In the near foreground, a loop of a road is seen.
La montaro Kedar de la Granda Himalajo staras antaŭ la templo Kedarnath (ŝtato Utarakando), kiu estas unu el la dekdu sanktejoj jyotirlinga.

La barata marbordo estas 7,517 kilometrojn longa; el tiu distanco, 5,423 kilometroj apartenas al la duoninsula Barato kaj 2,094 kilometroj al la insularoj Andamanoj, Nikobaroj, kaj Lakŝadivoj. Laŭ la barataj marmapoj, la kontinenta marbordo konsistas el la jeno: 43% de sablaj strandoj; 11% de rokaj bordoj, inklude klifojn; kaj 46% de vadaj kotejoj kaj marĉaj bordoj.[12]

Ĉefaj Himalaj-devenaj riveroj kiuj fluas ĉefe tra Barato estas Gango kaj Bramaputro, ambaŭ el kiuj elfluas al la Golfo de Bengalo.[13] Gravaj alfluantoj de Gango estas Jamuna kaj Koŝi; la tre malalta deklivo de tiu lasta ofte okazigas damaĝajn inundojn kaj gapigajn fluejŝanĝojn.[14] Ĉefaj duoninsulaj riveroj, kies pli deklivaj gradejoj evitas inundojn, estas Godavari, Mahanadi, Kaveri, kaj Kriŝno, kiu same elfluas al la Golfo de Bengalo;[15] kaj Narmada kaj Tapti, kiuj fluas al la Araba Maro.[16] Marbordaj trajtoj estas la marĉaj Ranaĵoj de Kutĉ de okcidenta Barato kaj la aluviaj Sundarbanaj deltoj de orienta Barato; tiuj kunhavataj kun Bangladeŝo.[17] Barato havas du insularojn: nome Lakŝadivoj, koralaj atoloj de la sudokcidenta marbordo; kaj Andamanoj kaj Nikobaroj, nome vulkana ĉeno en la Andamana Maro.[18]

La barata klimato estas tre forte influita de Himalajo kaj de la Dezerto Tar, ambaŭ el kiuj direktas la ekonomie kaj kulture gravajn somerajn kaj vintrajn musonojn.[19] Himalajo evitas la malvarmajn centraziajn katabazajn ventojn, tenante la kernon de la Hindia subkontinento pli varma ol plej lokoj de similaj latitudoj.[20][21] La Dezerto Tar ludas ŝlosilan rolon ĉar altiras la humidajn sudokcidentajn somerajn musonajn ventojn kiuj, inter Junio kaj Oktobro, havigas la majoritaton de la pluvo en Barato.[22] Kvar ĉefaj klimataj grupoj hegemonias en Barato: tropika malseka, tropika seka, subtropika malseka kaj montara.[23]

Geografiaj elementoj

La Malabara Marbordo estas longa kaj mallarĝa bordo ĉe la sudokcidenta parto de la Hindia subkontinento kaj la Hinda Oceano, en la subŝtatoj Karnatako kaj Keralo de Barato. Geografie ĝi konsistas el la plej pluvoplenaj regionoj de suda Hindio, ĉar la montaro Okcidentaj Ghatoj interkaptas la humidajn ŝarĝojn de la musono, speciale sur siaj okcidentaj montaj deklivoj. La termino "Malabara Marbordo" ankaŭ estas foje uzita por aludi al la tuta okcidenta marbordo de la Hindia subkontinento, de la plej norda parto de la marbordo de la subŝtato Maharaŝtro, tra la marbordo de Goao, Karnatako kaj Keralo ĝis la pinto de la subkontinento ĉe Kanyakumari en Tamilnado.

La Orient-himalajaj foliaj kaj koniferaj arbaroj estas tutmondaj 200-regiono situanta en Barato, Birmo, Butano, Ĉinujo kaj Nepalo. Ĝi estas signita de la Monda Natur-Fonduso (WWF) kiel unu el la prioritataj ejoj por la naturkonservado kaj kunigas plurajn ekoregionojn de la sudaj flankoj de orienta Himalajo: la orient-himalajaj subalpaj koniferaroj, la orient-himalajaj foliarbaroj, la nordbirmaj mezvarmaj arbaroj kaj la nordorient-himalajaj subalpaj koniferaroj.

Loĝantaro

Virinoj en Kargil, Ĝamuo kaj Kaŝmiro.

La loĝantaro de Barato en 2016 estis ĉirkaŭkalkulita je 1,324,171,354[24] (kio faras ĝin la 2a en la mondo). La loĝdenso estis ĉirkaŭkalkulita je 396.0/km² (kio faras ĝin la 31a en la mondo). El tiu loĝantaro estas urba 28% (2000)

La loĝdenso de homoj por kv. km da semotaŭga tero estis ĉirkaŭkalkulita je 609,1 (2000). La kreskanta procento estis ĉirkaŭkalkulita je 1,58% (2000, takso). La naskoj estis ĉirkaŭkalkulita po 24,79 je 1000 homoj jare (2000, takso) kaj la mortoj po 8,88 je 1000 homoj jare (2000, takso). Estis migrantoj -0,08 je 1000 homoj jare (2000, takso). La mortokvanto de beboj estis po 64,9 mortoj je 1000 naskoj (2000, takso). La nombro de infanoj por virino estis po 3,11 infanoj naskitaj de virino (2000, takso). Kaj la meza vivolongeco estis de 62,5 jaroj por homo (61,89 por viroj, 63,13 por virinoj) (2000, takso).

Sociaj grupoj

Marmora skulptaĵo de la 9a jarcento de Sarasvati.

En tiom enorma loĝantaro kiom estas tiu de Barato multaj kaj ampleksas la diversaj sociaj grupoj. La plej gravaj agnoskitaj etnoj estas 72% hindarjana, 25% dravida, 3% aliaj. En granda parto de Barato ankoraŭ funkcias la sistemo de kastoj, kion hinduismo ne malakceptas, dum aliaj religioj ne tiom agnoskas. Laŭ la religio oni publikigas ofte diversajn statistikojn, inter kiuj jena:

Hinduismo en Barato

Hinduismo estas la ĉefa religio en Barato kaj Nepalo. La unua signifo de la vorto (uzita de islamanoj) estis la religio de la popolo, kiu loĝas trans la rivero Sindhu aŭ la Induso. Paroli pri "Hinduismo" estas iom kiel paroli pri "Eŭropismo"; la popoloj de Hindio kompreneble havas multajn malsamajn kredojn, same kiel tiuj de Eŭropo. Iuflanke, en Barato oni povas trovi kelkajn pligrandajn sektojn, ekz. viŝnuismonŝivismon. Anoj de unu sekto konsentas la sanktecon de la aliaj kaj eĉ ofte, de aliaj religioj, do ilia rilato ne estas kiel ekzemple la rilato inter judismo kaj kristanismo.

Aliflanke, oni ofte aŭdas, ke la fundo de hinduismo estas la Vedoj, la plejfruaj skribaĵoj de Hindio. Nur la sektoj, kiuj akceptas la Vedojn, estas "ortodoksaj". Ekzemploj de ne-ortodoksaj hindaj sektoj estas BudhismoĜajnismo.

Laŭ la popola religio de Barato, ankaŭ la epikoj Mahabarato kaj Ramajano estas sanktaj fontoj de hinduismo, same kiel la Puranoj (dirakontoj).

Islamo en Barato

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Islamo en Barato.
La Jama Masjid en Delhio estas unu el la plej grandaj moskeoj de la mondo.

Islamo estas la dua plej granda religio en Barato, kun 14.2% el la landa loĝantaro tio estas ĉirkaŭ 172 milionoj da personoj kiuj identigas sin kiel aliĝintoj de Islamo (censo de 2011).[25] Islamo alvenis al la okcidenta marbordo de Barato kiam arabaj komercistoj jam en la 7a jarcento venis al la Malabara Marbordo[26] kaj al Konkan-Guĝarato.[27] Oni supozas, ke la Ĉeraman Ĝuma Moskeo en Keralo estis la unua moskeo en Hindio, konstruigita en 629 fare de Malik Deenar.[28] Post ekspedicio de la guberniestro de Bahrein al Bharuch en la 7a jarcento, enmigrantaj arabaj kaj persaj komerckomunumoj el Suda Arabio kaj el la Persa Golfo eksetliĝis en marborda Guĝarato.[29] Ismailia Ŝijaisma Islamo estis enkondukita en Guĝarato en la dua duono de la 11a jarcento, kiam la Fatimida Imamo Al-Mustansir Billah sendis misiistojn al Guĝarato en la jaro 1073 K.E.[30] Islamo alvenis en Nordan Baraton en la 12a jarcento pere de Tjurkaj invadoj kaj ekde tiam estis parto de la religia kaj kultura heredo de Barato.[31] Laŭlonge de la jarcentoj, estis grava integrado de Hinduaj kaj Islamaj kulturoj tra Barato[32] kaj islamanoj ludis gravan rolon en ekonomio, politiko kaj kulturo de Barato.[33] Tamen en precizaj epokoj eksplodis terurajn konfliktojn inter hinduismaj kaj islamaj komumunoj, kiel ekzemple en la epoko de la Sendependiĝo kaj Dispartigo de Hindio.

Kristanismo en Barato

Ekzistas antikva tradicio ke kristanismo tuŝis Baraton pere de misio kaj anonco de la apostolo Tomaso kaj poste Bartolomeo. Certas krome ke en la dua jarcento kristana intelektulo Panteno, kiu estis majstro de Klemento de Aleksandrio kaj multe influis Origenon per sia kultado pri platona filozofio kaj admiro pri stoikismo, entrepenis vojaĝon, sekvanate komercistan karavanon, al hindiaj landoj. La kristana historiisto Eŭsebio asertas ke la barataj kristanoj intruiĝis per hebrea (aŭ aramea) evangelio de Mateo. La kristana mezopotamia filozofo Bardesane (m. 222), en verko De India parolas pri siaj dialogoj kun membroj de la legacio direktiĝanta viziti la romian imperiestron Elagabalon.

Kvankam ekzistis neprecizeco pri la lando Hindio (foje tiu vorto estas uzata por inkluzivi ankaŭ Etiopion, kaj spite de la murego, fakte establita de la islamaj popoloj, malpermesante kontaktojn inter la fora Oriento kaj Eŭropo, kiam kristanaj okcidentaj revenis al Barato post la mezepokaj tempoj, ili trovis en diversaj landoj de la Barato kristanojn. [34]

Urboj

A view of a road at Connaught Place showing busy traffic
Placo Connaught en Delhio estas grava ekonomia kerno de la barata ĉefurbo.
Stacidomo en Mumbajo.
Avenuo de Mahatma Gandhi en Kolkato.
Surstrata bazaro en Hajderabado.
Nacia Artgalerio en Ĉenajo.

Ĉefurbo: Nov-Delhio
La plej gravaj urboj: en 2000:

Urbo Loĝantaro
Mumbai (Bombajo)
17 850 000
Kolkato (antaŭe Kalkato)
11 500 000
Delhio
6 660 000
Hajderabado
6 550 100
Ĉenajo (Madras)
6 500 000
Bengaluro (Bangalore)
4 150 000
Ahmadabado
3 400 000
Puneo
2 500 000
Lakno
2 450 000
Nagpur
2 420 000
Kanpur
2 250 000
Surat
2 100 000
Ĝajpuro (Jaipur)
2 050 000
  • Aliaj mezgravaj urboj, tamen milionurboj estas:
Urbo Loĝantaro
Patnao
1 800 000
Vadodara
1 729 000
Indaur
1 692 000
Ludhiana
1 478 000
Agra (Barato)
1 334 000
Bhopal
1 300 000
Thane
1 262 000
Nasiko
1 289 500
Pimpri-Ĉinĉvad
1 284 600
Faridabado
1 280 800
Kaljan-Dombivali
1 262 300
Merath
1 223 200
Gaziabad
1 199 200
Raĝkot
1 177 400
Varanasio (Benares)
1 164 400
Amritsar
1 092 500
Allahabad
1 073 400
Novmumbajo
1 063 200
Visakhapatnam
1 063 200
Ĝabalpur
1 030 200
Haora
1 027 700
Aŭrangabado (Maharaŝtro)
1 016 400

En 2011 jam iĝis milionurboj Solapur, Srinagar, Ranĉi, Ĉandigarh, Koimbatore, Majsur, Ĝodhpur kaj Guvahati.

Politiko

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Politiko de Barato.
Ram Nath Kovind estas la Prezidanto de Barato, kiu estis elektita la 25an de julio 2017.

La Prezidanto de Barato estas la estro kaj unua civitano de Barato. La Prezidanto ankaŭ estas la Ĝenerala Kapitano de la Barataj Armitaj Fortoj. Kvankam li estas atribuita de tiaj potencoj fare de la Konstitucio de Barato, lia pozicio estas plejparte ceremonia rolo kaj la plenumaj potencoj estas fakte praktikitaj fare de la ĉefministro.

Ŝtatoj de Barato

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ŝtatoj de Barato.
Ŝtatoj kaj teritorioj de Barato.

Barato estas federacia unio de ŝtatoj respektive subŝtatoj kiu enhavas 28 ŝtatojn/subŝtatojn kaj 7 teritoriojn. Kaj la (sub)ŝtatoj kaj la teritorioj estas krome subdividataj en distriktoj kaj krome en pli malgrandaj subdividoj. En Esperanto oftas kaj sencas la uzo de vortumo "subŝtatoj", por diferencigi tiujn ŝtaterojn de suverenaj ŝtatoj kun membrorajto en Unuiĝintaj Nacioj, sed formale laŭ la Esperanto-vortaroj permesatas ankaŭ nomi la ŝtaterojn "ŝtatoj kaj teritorioj".

Kulturo

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kulturo de Hindio.
Detalo de statuo priskribanta Majtrejon ĉe la Monaĥejo Thikse en Ladako, Barato. Ĉefaj hindiaj religioj, kiaj Hinduismo kaj Budhismo, estas indiĝenaj el Barato.[35]
Estonta edzino en Barato.

La kulturo de Hindio kaj respektive de Barato estas la vivmaniero de la popoloj de Hindio. Hindiaj lingvoj, religioj, danco, muziko, arkitekturo, kuirarto, kaj kutimaroj diferencas el loko al loko ene de la lando, ĉu historia Hindio aŭ nuna Barato. La hindia kulturo, ofte konsiderata amasmiksaĵo de kelkaj kulturoj, etendas tra la Hindia subkontinento kaj estis influita de historio kiu estas kelkajn jarmilojn aĝa.[36][37] Multaj elementoj de la hindiaj diversaj kulturoj, kiaj la hindiaj religioj, filozofio kaj Barata kuirarto, havis fortan efikon tra la tuta mondo.

Listo de la 22 oficialaj lingvoj

  • 22 lingvoj estas oficialaj (kun milionoj da parolantoj):

(Vidu la ĉefartikolon: Naciaj lingvoj de Barato)

m   lingvo
422   hindia*1
83   bengala*
74   teluga
72   maratha*
61   tamila
55   kanara
52   urduo*
46   guĝarata*
33   malajala
32   odia*
29   panĝaba*
13   asama*
12   maitila*
6,5   santala
5,5   kaŝmira
2,9   nepala
2,5   sindha
2,5   konkana
2,3   dogra*
1,5   manipura (meitea)
1,4   bodoa
0,001   sanskrita
La lingvoj stelitaj (*) devenas de la sanskrita.
1 La cifero por la hindia inkluzivas 48 'gepatrajn lingvojn', ĉiuj el kiuj havas pli ol 10 mil denaskajn parolantojn. Tiu listo de 48 inkluzivas 258 milionojn kiuj raportis, ke la hindia estas ilia gepatra lingvo.

Ĉirkaŭ 41% regas la hindian kiel unuan aŭ duan lingvon. Inter la burĝaro kaj riĉularo, la angla, la malnova imperia lingvo, estas multe pli uzata. Ĉirkaŭ 11% de la baratanoj scipovas la anglan. La angla havas apartan statuson en la lando; ĝi estas la oficiala lingvo de la juro kaj burokratio, kaj funkcias kiel pontlingvo de nacia politiko kaj komerco.

legpova: 52% (65,5% viroj, 37,7% virinoj) (1995, takso)

Duskribismo

Nikola Raŝiĉ en sia eseo Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo[38] ekas el la analizo de la rilato inter la parola kaj la skriba lingvoj, nome la skribsistemo. La sinsekvo okazas ĉiam en tiu direkto: unue oni parolas, poste oni skribas. En tiu evoluo iam oni elektas alfabeton kaj tio estas socia, politika kaj tre ofte eĉ religia decido. Tiu elekto povas esti ne ununura, tiele Rasiĉ klarigas la koncepton de duskribismo, kiel "du alfabetoj ene de unu lingva komunumo", kaj ene de ĝi la pli specifa kazo de digrafio nome kiam la uzo de diversaj skribsistemoj estas "socifunkcie determinita". Foje la kunekzisto de la du alfabetoj povas indiki kazon de transiro de unu al la alia, tiele temus pri alfabetŝanĝo por kio ĉiam estas kulturaj, sociaj, politikaj, ekonomiaj auz eĉ religiaj faktoroj kaj tialoj. Foje ne temas pri du alfabetoj, sed pri du ortografioj, kaj denove oni devas analizi kiuj kaj kiaj estas la tialoj de tio. La aŭtoro proponas diversajn konceptojn, terminojn (kiaj skizoskribio kaj skizografio) same kiel komentas la diversajn kazojn en precizajn lingvajn situaciojn de ĉiuj kontinentoj. Ekzemple oni analizas almenaŭ supraĵe la kunvivadon kaj kelkajn historiajn elektojn aŭ ŝanĝojn de alfabetoj en Balkanio ĝis Moldavio ĉefe rilate al la cirila kaj al la latina alfabetoj, sed ankaŭ kun historia uzado de la araba. Kiam okazas skismografio, temas pri "konkurenco de du alfabetoj", kiel okazis kaj okazas en Hindio ĉefe inter arabidaj haj hindidaj normoj. La kazo de Bosnio estas speciale studita. Ĉiuj tiuj kazoj estas diferencaj el la pura diglosio, kie nepras diferenco de socia prestiĝo, dum ĉe duskribismo la divido de la taskoj estas ĉefe funkcia.

Literaturoj

Muziko

La esraĝdilruba.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Hindia klasika muziko.

Instrumentoj

Barata arto

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Barata arto.

La arto de Barato (कला भारत, kalā bhārata) karakterizas ĉefe ĉar estas montro de la komplika socio barata, multetna kaj multkultura. Krome ĝi havas karakteron ĉefe religia, ĉar arto utilis kiel transmitilo de la diversaj religioj kiuj uziĝis en Barato: hinduismo, budhismo, islamo, kristanismo ktp. Menciindas kiel distinga trajto de la barata arto ties integremo kun la naturo, kiel adapto al la universa ordo, konstatinte ke la plej parto de naturaj elementoj (montoj, riveroj, arboj) havas por baratanoj sanktan karakteron.

Jakŝagana estas tradicia teatra formo, kiu estas kombino de danco, muziko, dialogo, kaj kostumo. Ĝi estas indiĝena artformo de la gubernio Karnataka en suda Barato. Jakŝagana laŭvorte signifas ‘la kanton (gaana) de naturaj spiritoj (jakŝa)’. La nomo Jakŝagana estas uzita jam de 200 jaroj. Ĝi evoluĝis el la muziko kaj teatro dum la periodo de movado Bhakti. La kostumoj estas plene de riĉaj koloroj. La koloroj dependas de la roluloj kaj ankaŭ la formo de Jakŝagana. La kostumoj estas faritaj el ligno, speguletoj kaj kolorŝtonoj.

Barata kuirarto

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Barata kuirarto.

La barata kuirarto estas la vasta gamo de kuirarto en Barato, de la himalajaj regionoj norde ĝis la suda kabo de la subkontinento sude. En ŝtatego de multaj etnoj kaj lingvoj, ankaŭ la kuirarto tre malsamas laŭ unuopaj regionoj. Tial la kategoriigo estas nur orientiga. Baza konsistigero estas, en la regionoj kie oni kultivas ĝin, rizo, en la regionoj kie kultiviĝas tritiko, la hinda pano nan ( नान ), aŭ la hindaj patkukoj ĉapati ( चपाती ), la likva butero ghî ( घी ), la fermentita lakto lassi ( लस्सी ), uzita kiel trinkaĵo. La tradicia trinkaĵo de Hindio estas de antikveco lakto, dum teo estis alportita de la angloj dum koloniaj tempoj.

Holio en Uttar Pradesh.

Festoj

En Barato abundas kaj popularas la festivaloj, ĉefe tiuj rilataj al la diversaj religiaj ceremonioj kaj eventoj. En tiuj oftas enormaj aglomeraĵoj de personoj.

Holio (Hindia, होली, holī), populara kiel la festo de koloro, estas fama printempa festo en Barato kaj Nepalo. La festo daŭras du tagojn ekde la plenluna tago inter la mezoj de februaro kaj marto.

Ekonomio

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ekonomio de Barato.

Laŭ la Internacia Monunua Fonduso (IMF), la barata ekonomio en 2017 estis laŭnome egala al 2.454 mil bilionoj da usonaj dolaroj; tio estas la sesa plej granda ekonomio en la mondo laŭ ciferoj de merkata interŝanĝo, kaj kun 9.489 mil bilionoj da usonaj dolaroj ĝi estas la tria plej granda ekonomio en la mondo laŭ aĉetopova komparo, aŭ PPP.[39] Kun jara averaĝa kresko de MEP de ĉirkaŭ 5.8% laŭlonge de la pasintaj du jardekoj, kaj atinginte 6.1% dum 2011–12,[40] Barato estas unu el la plej rapide kreskantaj ekonomioj.[41] Tamen, la lando rangas 140a en la mondo laŭ pokapa MEP kaj 129a laŭ pokapa MEP ĉe PPP.[42] Ĝis 1991, ĉiuj barataj registaroj sekvis protektismajn politikojn kiuj estis influitaj de socialisma ekonomiko. Ampleksa ŝtata interveno kaj regulado apartigis la baratan ekonomion el la ekstera mondo. Akra krizo de pag-ekvilibro en 1991 devigis la landon liberaligi sian ekonomion;[43] ekde tiam ĝi malrapide moviĝis al sistemo de libera merkato[44] kun emfazo kaj al eksterlanda komerco kaj al rekta investado.[45] Barato estis membro de la Monda Organizaĵo pri Komerco ekde la 1a de Januaro 1995.[46]

La inflacio estis de 6,7% (1999, takso) kaj la valuto estis la rupio (Rs). Komence de la 21-a jarcento, Barato fariĝis t.n. sojlolando.

Sportoj

En Barato, multaj tradiciaj indiĝenaj sportoj estas famaj, nomiĝas ‘Kabbadi’, ‘Kho Kho’, ‘Pehlwani’ kaj ‘Gilli-danda’. Iom da antaŭaj formoj de Aziaj batalartoj kiuj estas origintaj en Barato, nomiĝas ‘Kalarippyattu’, ‘Musti Yuddha’, ‘Silamabam’ kaj ‘Marma Adi’. Alia ludo, kiu ankaŭ originale estas el Barato, estas ŝako ankaŭ nomita ‘Chaturanga’ kaj famiĝinta, ĉar nun Barato havas multajn grandmajstrojn. En la kortumo de la reĝo Akbar sur la grandaj marmoraj ŝtonoj oni kreis ludon ‘Pachisi’.

Nuntempe teniso estas fama en Barato, ĉar multaj homoj gajnis trofeojn ludante tenison ekde 2010.

Tiuj sportoj estas famaj en Barato:

Kriketo
  • Badmintono
  • Futbalo
  • Bokso
  • Luktado
  • Hokeo
  • Basketbalo
  • Kriketo (multege fama en Barato)
Kabbadi

Esperanto en Barato

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. La registaro de Barato konsideras ankaŭ Afganion kiel lima lando, ĉar ĝi konsideras la tutan Kaŝmiron kiel parto de Barato. Tamen, tio estas sub polemiko, kaj fakte la regiono borde kun Afganio estas administrata de Pakistano. Fonto: "Ministry of Home Affairs (Department of Border Management)" (PDF). Arkivita el la originalo (PDF) en 17a de Marto 2015. [1] Alirita la 18an de Marto 2018.
  2. Wright: "The Indus civilisation is one of three in the 'Ancient East' that, along with Mesopotamia and Pharaonic Egypt, was a cradle of early civilisation in the Old World (Childe 1950). Mesopotamia and Egypt were longer-lived, but coexisted with Indus civilisation during its florescence between 2600 and 1900 B.C. Of the three, the Indus was the most expansive, extending from today's northeast Afghanistan to Pakistan and India." Wright 2010.
  3. "World Economic Outlook Database, October 2017 – Report for Selected Countries and Subjects". Internacia Monunua Fonduso (IMF). Arkivita el la originalo en 31a de Januaro 2018. [2] Alirita la 18an de Marto 2018.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Ali, J. R.; Aitchison, J. C. (2005), "Greater India", Earth-Science Reviews, 72 (3–4): 170–173, doi:10.1016/j.earscirev.2005.07.005
  5. Dikshit, K. R.; Schwartzberg, Joseph E., "India: Land", Encyclopædia Britannica, p. 7. [3] Alirita la 18an de Marto 2018.
  6. Prakash, B.; Kumar, S.; Rao, M. S.; Giri, S. C. (2000), "Holocene Tectonic Movements and Stress Field in the Western Gangetic Plains" (PDF), Current Science, 79 (4): 438–449 [4] Alirita la 18an de Marto 2018.
  7. Dikshit, K. R.; Schwartzberg, Joseph E., "India: Land", Encyclopædia Britannica, p. 11. [5] Alirita la 18an de Marto 2018.
  8. Dikshit, K. R.; Schwartzberg, Joseph E., "India: Land", Encyclopædia Britannica, p. 8. [6] Alirita la 18an de Marto 2018.
  9. Dikshit, K. R.; Schwartzberg, Joseph E., "India: Land", Encyclopædia Britannica, pp. 9-10. [7] Alirita la 18an de Marto 2018.
  10. La plej norda pinto sub Barata kontrolo estas la disputita glaĉero Siaĉen en Ĝamuo kaj Kaŝmiro; tamen, la Registaro de Barato konsideras la tutan regionon de la iama princlanda ŝtato Ĝamuo kaj Kaŝmiro, inklude Gilgit-Baltilandon, fakte administrata de Pakistano, kiel sia propra teritorio. Tiele ĝi atribuas la latitudon 37° 6' al sia plej norda pinto.
  11. India Yearbook 2007, New Delhi: Publications Division, Ministry of Information and Broadcasting, Government of India, 2007, ISBN 978-81-230-1423-4 p. 1.
  12. Kumar, V. S.; Pathak, K. C.; Pednekar, P.; Raju, N. S. N. (2006), "Coastal processes along the Indian coastline" (PDF), Current Science, 91 (4), pp. 530–536 [drs.nio.org/drs/bitstream/2264/350/1/Curr_Sci_91_530.pdf] Alirita la 18an de Marto 2018.
  13. Dikshit, K. R.; Schwartzberg, Joseph E., "India: Land", Encyclopædia Britannica, p. 15. [8] Alirita la 18an de Marto 2018.
  14. Duff, D. (29a de Oktobro 1993), Holmes Principles of Physical Geology (4a eld.), Routledge, ISBN 978-0-7487-4381-0 p. 353. [9] Alirita la 18an de Marto 2018.
  15. Dikshit, K. R.; Schwartzberg, Joseph E., "India: Land", Encyclopædia Britannica, p. 16. [10] Alirita la 18an de Marto 2018.
  16. Dikshit, K. R.; Schwartzberg, Joseph E., "India: Land", Encyclopædia Britannica, p. 17. [11] Alirita la 18an de Marto 2018.
  17. Dikshit, K. R.; Schwartzberg, Joseph E., "India: Land", Encyclopædia Britannica, p. 12. [12] Alirita la 18an de Marto 2018.
  18. Dikshit, K. R.; Schwartzberg, Joseph E., "India: Land", Encyclopædia Britannica, p. 13. [13] Alirita la 18an de Marto 2018.
  19. Chang 1967, pp. 391–394.
  20. Posey, C. A. (1a de Novembro 1994), The Living Earth Book of Wind and Weather, Reader's Digest, ISBN 978-0-89577-625-9 p. 118.
  21. Wolpert, S. (25a de Decembro 2003), A New History of India (7a eld.), Oxford University Press, ISBN 978-0-19-516678-1 p. 4.
  22. Chang 1967, pp. 391–394.
  23. Heitzman, J.; Worden, R. L. (Aŭgusto 1996), India: A Country Study, Area Handbook Series, Washington, D.C.: Library of Congress, ISBN 978-0-8444-0833-0 p. 97.
  24. "World Population Prospects: The 2017 Revision". ESA.UN.org (custom data acquired via website). Departemento de la Unuiĝintaj Nacioj pri Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj, Population Division. [14] Alirita la 18an de Marto 2018.
  25. "Religion Data - Population of Hindu / Muslim / Sikh / Christian - Census 2011 India". www.census2011.co.in. [15] Alirita la 18an de Marto 2018.
  26. "'Trade, not invasion brought Islam to India' - Times of India". The Times of India. [16] Alirita la 18an de Marto 2018.
  27. Wink, André (1990). Al-Hind, the making of the Indo-Islamic world (2a. eld., ŝanĝita eld.). Leiden: E.J. Brill. p. 68. ISBN 9004092498. [17] Alirita la 18an de Marto 2018. "Up to about the tenth century the largest settlement of Arabs and Persian Muslim traders are not found in Malabar however but rather more to the north in coastal towns of the Konkan and Gujarat, where in pre-Islamic times the Persians dominated the trade with the west. Here the main impetus to Muslim settlement came from the merchants of the Persian Gulf and Oman, with a minority from Hadramaut."
  28. "Cheraman Juma Masjid: A 1,000-year-old lamp burns in this mosque - Times of India". The Times of India. [18] Alirita la 18an de Marto 2018.
  29. Gokhale. Surat In The Seventeenth Century. Popular Prakashan. p. 28. ISBN 9788171542208. [19] Alirita la 18an de Marto 2018.
  30. Survival Amidst Fatimid Collapse; The Ismaili da'wa Outside the Fatimid dawla, de Daftary, F. "The Ismaili da'wa Outside the Fatimid dawla," en L'Egypte Fatimide: Son Art et Son Histoire, Marianne Barrucand (ed.) pp. 29 - 43. Paris: Presses de l'Universite de Paris-Sorbonne; ‘around 460AH/1067AD, Yamani da`is were dispatched to Gujarat under the close supervision of the Sulayhids’ [20] Alirita la 18an de Marto 2018.
  31. Sharma, Suresh K.; Sharma, Usha (2004). Cultural and Religious Heritage of India: Islam. Mittal Publications. ISBN 9788170999607. [21] Alirita la 18an de Marto 2018.
  32. Tharoor, Shashi (2006). India: From Midnight to the Millennium and Beyond. Arcade Publishing. ISBN 9781559708036. [22] Alirita la 18an de Marto 2018.
  33. Madani, Mohsen Saeidi (1993). Impact of Hindu Culture on Muslims. M.D. Publications Pvt. Ltd. p. 1. ISBN 9788185880150. [23] Alirita la 18an de Marto 2018.
  34. Ilaria Ramelli, Note sulle origini del cristianesimo in India en Studi Cristian. Samaŭtora, The Role of Trade in the Early Spread of Christianity in the Near East. International SBL.
  35. Mark Kobayashi-Hillary Outsourcing to India, Springer, 2004 ISBN 3-540-20855-0 p. 8.
  36. John Keay (2011), India: A History, 2nd Ed - Revised and Updated, Grove Press / Harper Collins, ISBN 978-0-8021-4558-1, vidu Introduction kaj Chapters 3 al 11
  37. Mohammada, Malika (2007), The foundations of the composite culture in India, Aakar Books, ISBN 81-89833-18-9
  38. Nikola Raŝiĉ, Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo [2000]. En Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj, Diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN: 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 47-66.
  39. "World Economic Outlook Database, October 2017 – Report for Selected Countries and Subjects". Internacia Monunua Fonduso (IMF). Arkivita el la originalo en 31a de Januaro 2018. [24] Alirita la 18an de Marto 2018.
  40. Report for Selected Countries and Subjects: Afghanistan, Bangladesh, India, Indonesia, Malaysia, Nepal, Pakistan, Philippines, Sri Lanka, Thailand, Internacia Monunua Fonduso, Aprilo 2011, [25] Alirita la 18an de Marto 2018. p. 2.
  41. Nayak, P. B.; Goldar, B.; Agrawal, P. (10a de Novembro 2010), India's Economy and Growth: Essays in Honour of V. K. R. V. Rao, SAGE Publications, ISBN 978-81-321-0452-0, p. xxv. [26] Alirita la 18an de Marto 2018.
  42. India, Internacia Monunua Fonduso Alirita la 18an de Marto 2018.
  43. Wolpert, S. (25a de Decembro 2003), A New History of India (7a eld.), Oxford University Press, ISBN 978-0-19-516678-1, p. xiv.
  44. Gargan, E. A. (15a de Aŭgusto 1992), India Stumbles in Rush to a Free Market Economy, The New York Times, [27] Alirita la 18an de Marto 2018.
  45. Alamgir, J. (24a de Decembro 2008), India's Open-Economy Policy: Globalism, Rivalry, Continuity, Taylor & Francis, ISBN 978-0-415-77684-4, [28] Alirita la 18an de Marto 2018, pp. 23, 97.
  46. UNDERSTANDING THE WTO: THE ORGANIZATION Members and Observers, WTO, 1995, arkivita el la originalo en 17a de Januaro 2010, [29] Alirita la 18an de Marto 2018.
  47. Paĝo pri la 4-a SAS en la retejo de Esperanto-Barato

Eksteraj ligiloj

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo India en la angla Vikipedio.